Saluton.

HIROTAKA Masaaki skribis:
> Jes, skandalo!  Problemo kusxas en la pensmaniero mem (nekomprenema
> argumentado) montrita cxi tie.  Tiu cxi argumento estas ja parto de la
> skandalo.
> Bonvolu kredi, ke mi neniel intencas ataki Teodoron sed nur atentigi
> gxenralan tendencon, kiun mi ofte renkontas.
> Nun mi ne havas tempon nek emon argumenti pri tiu cxi temo.  Pardonu min
> nur diri konkludon.

Mi mem antaŭ ne longe diris pri ia eŭropeismo.
Tamen, mi diris ankaŭ pri la malabundo de orienta kontribuo.
Estas preskaŭ matematika afero: ju pli eŭropanoj des pli eŭropaj vortoj (kaj 
pensmanieroj).
Tio estas bedaŭro. :(

Mi legis ankaŭ la verkaĵon indikitan de Renato.
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Orienta_Esperanto:_KIMURA_Goro_Christoph
Kimura elegante kaj tute klare verkis.
En lia esperanto, mi ne rimarkis "orientajn" apartaĵojn... kaj laŭ stilo kaj 
laŭ vort-prefero. Kaj do, se tiuj apartaĵojn ekzistas en la verkaĵo, ili estas 
nek rimarkeblaj nek rimarkendaj de "eŭrocentra pensmaniero". 
Krome, mi trovis neniun ekzemplon (notu: la rimarkoj ne estas ekzemploj) pri 
tio. Denove, tio estas bedaŭro.
Pri la vortaro, ekzemple, (rilate al la japana kulturo) ĉu ekzistas esperantigo 
de "shibumi" (kiu estas ne-tradukebla en eŭropajn lingvojn), "satori" 
(tradukebla, sed rilata specife al la zeno... kiu estas evoluo/naciigo de hinda 
medit-arto.), "karakuri" mekanikaj pupoj, k.t.p.?
[Notu: se mi eraris la transliterumon, bonvolu pardonu min]]

Ekzistas multaj ideoj kaj mirindaĵoj kiuj ne estas tradukeblaj... kaj do la 
enigo de tiaj novaj naciokulturaj "esperantigaĵoj" estas ne nur riĉigo de 
esperanto sed ankaŭ riĉigo de la pens-povo de ĉiu homo.
La homa menso bezonas vortojn por mastrumi kaj "kunpartigi" la penson.

Krome, laŭ mia eta perspektivo, en ReVo mankas kapvortojn (kaj do esperantigon) 
pri personoj kaj lokoj de orienta filozofio, mitologio, k.t.p.
Memkompreneble, estus ĝusta afero se tiaj esperantigoj estu faritaj de ulo de 
la rilata nacio (japano por japana mito, kulturo, filozofio... ĉino por 
ĉina/ĥina mito, filozofio........... ).
Sed tio ne estas. Mi mem, ekzemple, kreis la kapvorton "Japanujo"...

Fine, mia prelego estas neta kaj iomete akra, sed mi ne volas ŝoki ies 
sentemon. Tamen, "estu kiel serpento: bordumu la malhelpojn, evitu la 
danĝerojn, sed, se iu tretas vin, mordu lin." [klarigo por la eŭropanoj: la 
frazo ne estas instigo al ribelo aŭ al koleremo, sed rimarko pri harmonio inter 
"pacama (por elekto... kaj ne por devigo pro neceso/malebleco) vivmaniero" kaj 
"decidemo" :)]

ReVe via

Antonio Codazzi

Rispondere a