Fernando: > -Esk- oni lasu por artuloj, kiuj rajtas eksperimenti, provi kaj provoki la > lingvajn limojn, sed ReVo, sxajnas al mi, ne estas artula vortaro. revo estas gxenerala vortaro, do de ordinara, arta kaj faka lingvo.
> Jes, oni devus marki -esk- kiel evitinda laux la revaj terminoj. Evitinda ne > signifas malpermesata aux erara, sed indikas al la konsultanto, ke la vorto > ne apartenas al la cxiutaga lingvo laux la nuntempa redaktomaniero tion pli precize signifas "malofta" (en redaktado: <uzo tip="stl">RAR</uzo>). gxi atentigas pri fakta malofteco aux literatura stilo. "evitinda" (<uzo tip="stl">EVI</uzo>) laux mi efektive signifas iel erara aux rigardata de iuj kiel erara. > mi nur profitas la diskutojn de tiu listo por lerni aux ecx por vidi kiom mi > povas plene fidi ReVon mem mi ne scias cxu ni fidinde uzas la stilomarkojn, sed memorige ili nuntempe estas (laux "ktp > redaktado > mll. de stiloj"): FRAZ frazajxo FIG figure VULG vulgare RAR malofte POE poezie ARK arkaismo EVI evitinde KOMUNE komune NEO neologismo mi jam aldonis markon "malofta" en la artikolo de "esk" kune kun kelkaj ekzemploj de a-vorta uzo kaj noto pri aliaj ebloj. amike jxeromo
