Mi komprenas vin, Vastalto, cxar mi perceptas, ke ni kunsentas tiun
problemon.

La sola fakto estas, ke -esk- ne estas esperanta vorto laux la formala
lingvo, per kiu gxenerala vortaro kiel ReVo devus sin gvidi. Tion oni ne
devus diskuti surbaze de propraj sxatoj. -Esk- oni lasu por artuloj, kiuj
rajtas eksperimenti, provi kaj provoki la lingvajn limojn, sed ReVo, sxajnas
al mi, ne estas artula vortaro.

Jes, oni devus marki -esk- kiel evitinda laux la revaj terminoj. Evitinda ne
signifas malpermesata aux erara, sed indikas al la konsultanto, ke la vorto
ne apartenas al la cxiutaga lingvo: gxi estas do speciala vorto, apartenanta
al la esperanta kulturo, sed ne kiel ordinara ero.

Sed mi ne estas revulo, mi nur profitas la diskutojn de tiu listo por lerni
aux ecx por vidi kiom mi povas plene fidi ReVon mem. Tiun decidon do mi
lasas al la veraj kontribuantoj.

Kun dankon,

Fernando

Rispondere a