Saluton

>Mi citas el la Japana-Esperanta Vortaro de MIJAMOTO Masao:
>"sxibumi"=(mangxajxa gusto) adstringeco. (kultura gusto) sobreco;
> malpompeco.
>"satori"=(komunuza) kompreno; komvinkigxo. (budhisma) nirvano; ilumin(igx)o;
> enlumigxo.
>"karakuri"=masxino. (pupo) marioneto.

> Fakte ekzistas ne tradukeblaj ideoj en cxiu kulturo.  Kaj ekzistas
> pluraj rimedoj transporti ideojn de unu lingvo en alian lingvon.
> Mijamoto montris unu vojon el la japana al Esperanto.  Demando estas cxu
> lia verko estas aprezata lauxmerite kaj lauxproporcie.

Kia mirindaĵo!
La laboro de Mijamoto estas tute estiminda kaj eĉ estimenda.
"Malpompeco" estas genia eltrovo. Tamen "sobrieco" povus kaŭzi miskomprenoj 
kun la okcidentuloj, ĉar por ni tiu vorto havas "moran" (kaj ne kulturan) 
rilaton (alivorte, uzante "sobrieco", la okcidentulo interŝanĝas "celon" kaj 
"vojon" de la shibum-ideo).
Jes, ekzistas pluraj rimedoj transporti ideojn de unu lingvo en alian lingvon, 
ĉefe kiam ni uzas neŭtralan lingvon kaj amike interŝanĝas vidpunktojn. :)

Ĉiukaze, oni necesas disvastigi la laboron kaj la verkaĵojn de la orientuloj 
(en tiu kazo, de la japanoj) kaj plivastigi la reciprokan kunlaboron de la 
orientuloj kaj okcidentuloj.
Povus ni paroli pri tio aparte, se vi deziras.


> Pri tio (rilate al la japanajxoj) mi diru, ke la tempo ne maturigxas.
> Esperantigo (kun o-finajxo) de propraj nomoj renkontadas fortan
> kontrauxstaron en Japana Esperantujo.

Jes, mi komprenas kaj parte samopinias.
Fakte, se iu vokus min "Antono", mi verŝajne ne respondas. :)
Tamen, laŭ historiaj kaj mitologiaj personoj, la esperantigo estas preskaŭ 
devigata, por eviti fuŝadojn.
Ekzemple, en Italio la japana firmo "Yamaha" estas prononcita "yamaka" :)


> Mi ricevas vian prelegon kiel vian sincerecon.  Cetere mi supozas, ke
> tiu frazo devenas ne de la japana.  El kio vi citas gxin?

Jes, vi tute pravas. Tiu fazo origine estas hinda... sed, de tempo al tempo, 
ĝi estis uzata ankaŭ de ĥinaj kaj eĉ japanaj saĝuloj. Domaĝe, ĝi estas tro 
antikva kaj disvastiĝinta por certe identigi la nomon de la saĝulo kiu 
eldiris ĝin unue.

Amike,

Antonio CODAZZI

Rispondere a