Estimataj, --- In [email protected], HIROTAKA Masaaki <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Saluton! > > f_sophia <[EMAIL PROTECTED]> skribis: > >Saluton. > > > > ... > >Mi mem antaÅ ne longe diris pri ia eÅropeismo. > >Tamen, mi diris ankaÅ pri la malabundo de orienta kontribuo. > >Estas preskaÅ matematika afero: ju pli eÅropanoj des pli eÅropaj > >vortoj > >(kaj pensmanieroj). > >Tio estas bedaÅro. :( > > Mi konsentas, ke tio estas bedauxro. Kaj mi bedauxras, ke relative > malmultaj estas orientaj kontribuoj. (Tamen ja ekzistas.) >
Mi konsentas - sed sub la kondicxo, ke oni konkludu el tio troabundon da euxropanoj, sed akran mankon de kunlaborantoj disponantaj pri aliaj kulturaj fonoj. La laboro farenda ankoraux tiomgrade ampleksas, ke ne eblas rezigni pri laboremo de ecx unu persono. Laux mia opinio mankas en la unua pasxo konataj kunlaborantoj, kiuj povas jugxi pri la kvalito de tradukoj en lingvoj kiel araba, cxina aux japana. > > Tion cxi kauxzas certagrade malfacileco de Esperanto por orientanoj. > La plej granda baro estas gxia vortaro, el kiu preskaux cxiujn vortojn > orientanoj devas lerni dekomence. Ili fakte povas interparoli kaj > intersxangxi mesagxojn per relative malmultaj vortoj. Sed diskuti per > argumentoj aux verki artikolojn aux librojn estas alia afero, por kio > necesas adekvata vortoprovizo. Post 40 jaroj da esperantisteco mi > ankoraux baraktas cxiutage skribante en Esperanto. > ... kion ne nepre eblas konstati :) > > Fakte ekzistas ne tradukeblaj ideoj en cxiu kulturo. Kaj ekzistas > pluraj rimedoj transporti ideojn de unu lingvo en alian lingvon. > Mijamoto montris unu vojon el la japana al Esperanto. Demando estas cxu > lia verko estas aprezata lauxmerite kaj lauxproporcie. > Vi pravas, tio estas problemo, kiun ni pli kaj pli ofte afrontos. Laux mia modesta opinio jen estas la grava respondeco de persono, kiu nov-verkas artikolon, fari tre precizan priskribon de la koncerna nocio kaj verku gxin en facile komprenebla maniero. Prefere pli ampleksa, ol riski miskomprenojn kaj sekve maltrafajn tradukojn. En kelkaj artikolo mi vidis fotojn kaj opinias, ke tio estas tauxga kontribuo eviti miskomprenojn. Cxu eventuale alia kontribuo povus esti nacilingva traduko / koncizigo de la termina priskribo? Ne kiel regulo, sed nur en kazo de burgxa bezono, kiu restu rara escepto. Kaj ni vivu kun la fakto, ke terminoj ne nepre havos nacilingvajn ekvivalentojn en la cxefaj lingvoj de cxiuj kulturaj sferoj. Dume la esperantlingva priskribo de termino povas facile ampleksi, traduko devus esti prefere termino aux eventuale kunmetajxo de terminoj, kiujn oni kutimas uzi en la koncerna lingvo kiel parto de frazoj. > > >Krome, laÅ mia eta perspektivo, en ReVo mankas kapvortoj (kaj do > >esperantigon) pri personoj kaj lokoj de orienta filozofio, mitologio, k.t.p. > >Memkompreneble, estus Äusta afero se tiaj esperantigoj estu faritaj de ulo > >de la rilata nacio (japano por japana mito, kulturo, filozofio... Äino por > >Äina/Ä¥ina mito, filozofio........... ). > >Sed tio ne estas. Mi mem, ekzemple, kreis la kapvorton "Japanujo"... > > Pri tio (rilate al la japanajxoj) mi diru, ke la tempo ne maturigxas. > Esperantigo (kun o-finajxo) de propraj nomoj renkontadas fortan > kontrauxstaron en Japana Esperantujo. > Ne nur en Japanio estas tiel. Ankaux cxit ie multaj homoj forte opinias, ke oni proprajn nomojn (nomoj de personoj, geografia nomoj, k.t.p.) ne nepre traduku, se ne jam ekzistas enradikigxintaj nacilingvaj terminoj. Parte tiu opinio havas historian kaj politikan fonon, kiu estas tre proksima al la kompreno de Esperanto kiel interkultura komprenilo. Tradukoj de geografia nomoj ekaperis ne malofte enkadre de militaj invadoj kaj sekve ne cxiam portas guston de amikeco. Peter
