Saluton!

f_sophia <[EMAIL PROTECTED]> skribis:
>Saluton.
>
>HIROTAKA Masaaki skribis:
>> Jes, skandalo!  Problemo kusxas en la pensmaniero mem (nekomprenema
>> argumentado) montrita cxi tie.  Tiu cxi argumento estas ja parto de la
>> skandalo.
>> Bonvolu kredi, ke mi neniel intencas ataki Teodoron sed nur atentigi
>> gxenralan tendencon, kiun mi ofte renkontas.
>> Nun mi ne havas tempon nek emon argumenti pri tiu cxi temo.  Pardonu min
>> nur diri konkludon.
>
>Mi mem antaŭ ne longe diris pri ia eŭropeismo.
>Tamen, mi diris ankaŭ pri la malabundo de orienta kontribuo.
>Estas preskaŭ matematika afero: ju pli eŭropanoj des pli eŭropaj 
>vortoj 
>(kaj pensmanieroj).
>Tio estas bedaŭro. :(

Mi konsentas, ke tio estas bedauxro.  Kaj mi bedauxras, ke relative 
malmultaj estas orientaj kontribuoj.  (Tamen ja ekzistas.)
Tion cxi kauxzas certagrade malfacileco de Esperanto por orientanoj.
La plej granda baro estas gxia vortaro, el kiu preskaux cxiujn vortojn 
orientanoj devas lerni dekomence.  Ili fakte povas interparoli kaj 
intersxangxi mesagxojn per relative malmultaj vortoj.  Sed diskuti per 
argumentoj aux verki artikolojn aux librojn estas alia afero, por kio 
necesas adekvata vortoprovizo.  Post 40 jaroj da esperantisteco mi 
ankoraux baraktas  cxiutage skribante en Esperanto.

>Mi legis ankaŭ la verkaĵon indikitan de Renato.
>> http://www.bonalingvo.it/index.php/Orienta_Esperanto:_KIMURA_Goro_Christoph
>Kimura elegante kaj tute klare verkis.
>En lia esperanto, mi ne rimarkis "orientajn" apartaĵojn... kaj laŭ 
>stilo kaj 
>laŭ vort-prefero. Kaj do, se tiuj apartaĵojn ekzistas en la verkaĵo, 
>ili 
>estas nek rimarkeblaj nek rimarkendaj de "eŭrocentra pensmaniero". 

Laux mia malpreciza scio li devenas de du kulturoj (la japana kaj la 
germana).  Pro tio li havas sxlosilan pozicion inter Oriento kaj 
Okcidento, mi pensas.

>Krome, mi trovis neniun ekzemplon (notu: la rimarkoj ne estas ekzemploj) pri 
>tio. Denove, tio estas bedaŭro.
>Pri la vortaro, ekzemple, (rilate al la japana kulturo) ĉu ekzistas 
>esperantigo de "shibumi" (kiu estas ne-tradukebla en eŭropajn lingvojn), 
>"satori" (tradukebla, sed rilata specife al la zeno... kiu estas evoluo/
>naciigo de hinda medit-arto.), "karakuri" mekanikaj pupoj, k.t.p.?
>[Notu: se mi eraris la transliterumon, bonvolu pardonu min]]

Mi citas el la Japana-Esperanta Vortaro de MIJAMOTO Masao:
"sxibumi"=(mangxajxa gusto) adstringeco. (kultura gusto) sobreco; 
malpompeco.
"satori"=(komunuza) kompreno; komvinkigxo. (budhisma) nirvano; ilumin
(igx)o; enlumigxo.
"karakuri"=masxino. (pupo) marioneto.

>Ekzistas multaj ideoj kaj mirindaĵoj kiuj ne estas tradukeblaj... kaj 
>do la 
>enigo de tiaj novaj naciokulturaj "esperantigaĵoj" estas ne nur riĉigo 
>de 
>esperanto sed ankaŭ riĉigo de la pens-povo de ĉiu homo.
>La homa menso bezonas vortojn por mastrumi kaj "kunpartigi" la penson.

Fakte ekzistas ne tradukeblaj ideoj en cxiu kulturo.  Kaj ekzistas 
pluraj rimedoj transporti ideojn de unu lingvo en alian lingvon.  
Mijamoto montris unu vojon el la japana al Esperanto.  Demando estas cxu 
lia verko estas aprezata lauxmerite kaj lauxproporcie.

>Krome, laŭ mia eta perspektivo, en ReVo mankas kapvortojn (kaj do 
>esperantigon) pri personoj kaj lokoj de orienta filozofio, mitologio, k.t.p.
>Memkompreneble, estus ĝusta afero se tiaj esperantigoj estu faritaj de ulo 
>de la rilata nacio (japano por japana mito, kulturo, filozofio... ĉino por 
>ĉina/ĥina mito, filozofio........... ).
>Sed tio ne estas. Mi mem, ekzemple, kreis la kapvorton "Japanujo"...

Pri tio (rilate al la japanajxoj) mi diru, ke la tempo ne maturigxas.
Esperantigo (kun o-finajxo) de propraj nomoj renkontadas fortan 
kontrauxstaron en Japana Esperantujo.

>Fine, mia prelego estas neta kaj iomete akra, sed mi ne volas ŝoki ies 
>sentemon. Tamen, "estu kiel serpento: bordumu la malhelpojn, evitu la 
>danĝerojn, sed, se iu tretas vin, mordu lin." [klarigo por la 
>eŭropanoj: la 
>frazo ne estas instigo al ribelo aŭ al koleremo, sed rimarko pri harmonio 
>inter "pacama (por elekto... kaj ne por devigo pro neceso/malebleco) 
>vivmaniero" kaj "decidemo" :)]

Mi ricevas vian prelegon kiel vian sincerecon.  Cetere mi supozas, ke 
tiu frazo devenas ne de la japana.  El kio vi citas gxin?

>ReVe via
>
>Antonio Codazzi

Amike

Vastalto

Rispondere a