jxerom:

>sergio:
> > >Mi opinias, ke utilas agnoski ekziston de pluraj lingvotavoloj. Estas
> > >la baza, la kerna lingvotavolo, kian solan agnoskas la nuna ReVo; kaj
> > >estas "internacia" kromtavolo (interalie, entenanta la fakajn
> > >ĵargonojn kaj nomenkaturojn), kiu havas sian strukturon. Ĝi ne
> > >ĉiam konformas la bazan nivelon...
>
>marc:
> > Pri tio mi plene konsentas. Gravas unue kompreni, ke estas du tavoloj
> > (kion la PIVoj kasxas) kaj ilin bone distingi, cxar ili ne kondutas same.
> > Kio por
> > la scienca tavolo estas kunmetajxo, povas roli sur la baza kiel
> > neanalizinda radiko, kun aparta radikkaraktero kaj uzo lauxa al la
> > reguloj de tiu baza tavolo.
>
>mi tamen emfazas la "ne cxiam" en la diro de sergio.  iuj "internaciaj" 
>vortfarajxoj ne funkcias kiel la propre esperantaj: ekzemple la menciitaj 
>mezurafiskoj "centi-" "deka-" kaj similaj.  aliaj funkcias tute simile al 
>la propre esperantaj: ekzemple mi ne vidas diferencon inter la konduto de 
>"-ologio" kaj tiu de "-ujo" (kiel landnoma sufikso).

Ekzistas almenaux du gravaj diferencoj: (1) "uj" estas memstare uzebla 
morfemo (kaj neniom gravas, ke en tiu uzo gxi ne signifas "lando"), dum 
"ologi" ne estas memstare uzebla, (2) "uj" estas senscepte uzebla kombine 
kun cxiu gentnoma morfemo, "ologi" estas uzebla nur kun elementoj 
etimologie pravigitaj (biologio, astrologio,...) aux 
kvazauxvortlud-reformem-rimarkumianspritecon-ece pravigitaj (lingvologio, 
insektologio...)

>se vi celas simple, ke "-ujo" estas fundamenta afikso kaj "-ologio" ne 
>havas oficialecon, bone, tion oni povas registri.  sed tio estas diferenco 
>statusa, ne propre lingvopriskriba.

Cxu tial senvalora? Cxu estus la bonaj kriterioj (provizitaj al ni de la 
neniam eraranta Lingvoscienco, de la "libera evoluo" de la lingv-uzo) kaj 
la malsxatindaj (burokratecaj, formalecaj)?

>insisto pri statuso de afiksoj des pli surprizas min, cxar neniam oni agas 
>simile pri radikkunmetoj: mi neniam auxdis, ke iu rigardus "malfrubaroka" 
>neanalizinda cxar "baroka" ne oficialas.

Cxu mi ne respondis al tiu argumento centfoje? Evidentas, ke ne ekzistas en 
Esperanto klara limo inter derivado kaj kunmetado. La problemo ne koncernas 
la oficialecon, sed la apartenon al la E-a vortfarado, rilate al kiu 
"malfrubaroka" estas tute en ordo.

Cxar REVO enhavas specialajn artikolojn pri cxiuj imageblaj sciencaj 
afiksoj, necesas ja starigi regulon koncerne ilin, kaj la kompromiso pri 
oficialeco de la afikso estas vaste akceptata bazo. La regulo koncerne 
derivajxojn kaj kunmetajxojn estas simpla kaj unuforma: gxin konsistigu 
ajna "radiko" (t.e. elemento aperanta en art/kap/rad) krom tiuj, kies 
difino komencigxas per la vortoj "scienca prefikso", "scienca sufikso", 
"parto de internaciaj...", "mallongigita formo de..." ks. (preterpase: 
estus utile unuecigi la redakton de tiuj sxtump-artikoloj).

Kore,

Marc


Rispondere a