>>mi tamen emfazas la "ne cxiam" en la diro de sergio. iuj >>"internaciaj" vortfarajxoj funkcias kiel la propre esperantaj: >>ekzemple [...] "-ologio" kaj [...] "-ujo" (kiel landnoma >>sufikso).
marc: > Ekzistas almenaux du gravaj diferencoj: (1) "uj" estas memstare uzebla > morfemo (kaj neniom gravas, ke en tiu uzo gxi ne signifas "lando"), miaopinie ja gravas, ke "-uj" ne estas memstare uzebla en la signifo "lando". tiu senco de "-ujo" kondutas sufikse, same kiel "-ologio". sed ne gravas, ni povas paraleligi "-ologio"n kun "-isto", se vi preferas. > (2) "uj" estas senscepte uzebla > kombine kun cxiu gentnoma morfemo, "ologi" estas uzebla nur kun elementoj > etimologie pravigitaj (biologio, astrologio,...) aux > kvazauxvortlud-reformem-rimarkumianspritecon-ece pravigitaj > (lingvologio, insektologio...) mi ne komprenas tiun diferencon. se ekzisto de paralela "astrologio" (ne "biologio", kiu ne same disigeblas) en aliaj lingvoj baras la reanalizon kiel "astr-ologio" en esperanto (el lingvoteoria vidpunkto kompreneble, mi ne parolas cxi tie pri revo-reguloj), kial la ekzisto de paralela "frubaroko" en aliaj lingvoj ne barus simile gxian analizon en esperanto? >>se vi celas simple, ke "-ujo" estas fundamenta afikso kaj "-ologio" >>ne havas oficialecon, bone, tion oni povas registri. sed tio estas >>diferenco statusa, ne propre lingvopriskriba. > Cxu tial senvalora? Cxu estus la bonaj kriterioj (provizitaj al ni de > la neniam eraranta Lingvoscienco, de la "libera evoluo" de la lingv-uzo) > kaj la malsxatindaj (burokratecaj, formalecaj)? ni ne bone interkomprenigxis. mi nur demandis, cxu via distingo inter du tavoloj de vortfarado fakte celas la distingon inter oficialaj kaj neoficialaj elementoj aux apogas sin sur aliaj ecoj. mi ne kontestas, ke oficialeco havas sian propran celon kaj utilon. >>insisto pri statuso de afiksoj des pli surprizas min, cxar neniam oni >>agas >>simile pri radikkunmetoj: mi neniam auxdis, ke iu rigardus >>"malfrubaroka" neanalizinda cxar "baroka" ne oficialas. > [...] La problemo ne koncernas > la oficialecon, sed la apartenon al la E-a vortfarado, rilate al kiu > "malfrubaroka" estas tute en ordo. do kial ne elektroterapio? nur tion mi ne komprenas. se temas pri etimologio, nur sxangxu la ekzemplon al "frubaroka"... > Cxar REVO enhavas specialajn artikolojn pri cxiuj imageblaj sciencaj > afiksoj, necesas ja starigi regulon koncerne ilin, kaj la kompromiso > pri oficialeco de la afikso estas vaste akceptata bazo. tute en ordo. mi parolis supre pri lingvoteorio, ne pri la revo-reguloj, cxar manke de koncerna revo-regulo vi deziris pravigi (se mi bone komprenis) la ne-analizeblon de "elektroterapio" per lingvoteoriaj konsideroj. nun, post la komparado inter diversaj afiksaj kaj kunmetaj konstruoj per oficialaj aux neoficialaj elementoj, mi revenas al la origina demando kaj mi reasertas, ke mi vidas nek revo-regulon, nek konvinkan lingvoteorian pravigon gxis nun, ke elektroterapion ni ne povus priskribi kiel kunmeton. > La regulo koncerne > derivajxojn kaj kunmetajxojn estas simpla kaj unuforma: gxin > konsistigu > ajna "radiko" (t.e. elemento aperanta en art/kap/rad) krom tiuj, kies > difino komencigxas per la vortoj "scienca prefikso", "scienca > sufikso", > "parto de internaciaj...", "mallongigita formo de..." ks. (preterpase: > estus utile unuecigi la redakton de tiuj sxtump-artikoloj). tion mi scias kaj neniam kontrauxis. koncerne al "-ologio" mi nur pravigis gxian registradon en tiu kategorio de neoficialaj afiskoj pro gxia konstatebla viva uzo en la lingvo, ecx se tiu uzo estas relative malvasta. amike. jxeromo
