jxerom:
> >>mi tamen emfazas la "ne cxiam" en la diro de sergio. iuj > >>"internaciaj" vortfarajxoj funkcias kiel la propre esperantaj: > >>ekzemple [...] "-ologio" kaj [...] "-ujo" (kiel landnoma > >>sufikso). > >marc: > > Ekzistas almenaux du gravaj diferencoj: (1) "uj" estas memstare uzebla > > morfemo (kaj neniom gravas, ke en tiu uzo gxi ne signifas "lando"), > >miaopinie ja gravas, ke "-uj" ne estas memstare uzebla en la signifo >"lando". tiu senco de "-ujo" kondutas sufikse, same kiel "-ologio". sed >ne gravas, ni povas paraleligi "-ologio"n kun "-isto", se vi preferas. Cxu "isto" aux "ujo", ne gravas. Temas pri (potenciale) memstare uzeblaj morfemoj. Bertilo pravas, ke tiu memstara uzo de afiksoj disvolvigxis lauxgrade kaj enradikigxis por iuj, pli ol por aliaj. Sed la dispartiga linio inter la afiksoj, kiuj povas memstarigxi, kaj tiuj, kiuj ne povas estas suficxe klara. Mi esperas, ke neniu tordita menso iam sukcesos envortarigi "ologio" aux "anco" kiel substantivojn. Ja Renato pravas, ke Esperanto ne estas ajna lingvo: la rolo de vortaroj en evoluo de la lingvo estas tre/tro grava. Suficxas, ke spritulo sukcesos sxovi sian amatan cxevaleton en iun vortaron, por ke aperu sekvantoj, eble malmultaj, sed partoprenantaj al hxaosigo. > > (2) "uj" estas senscepte uzebla > > kombine kun cxiu gentnoma morfemo, "ologi" estas uzebla nur kun elementoj > > etimologie pravigitaj (biologio, astrologio,...) aux > > kvazauxvortlud-reformem-rimarkumianspritecon-ece pravigitaj > > (lingvologio, insektologio...) > >mi ne komprenas tiun diferencon. se ekzisto de paralela "astrologio" (ne >"biologio", kiu ne same disigeblas) en aliaj lingvoj baras la reanalizon >kiel "astr-ologio" en esperanto (el lingvoteoria vidpunkto kompreneble, mi >ne parolas cxi tie pri revo-reguloj), kial la ekzisto de paralela >"frubaroko" en aliaj lingvoj ne barus simile gxian analizon en esperanto? Mi ne diris, ke ekzisto de "astrologio" en aliaj lingvoj baras la analizon kiel "astr-ologio". Tio, kio eventuale barus, estas la diakronia vidpunkto, kiun mi insistas por prikonsideri. Cetere, kiel mi diris en pasinta mesagxo, gxenas min la situacio kreita de tiu deziro reanalizi: ni havas la neanalizeblan "biologi/o", la komence neanalizeblan "astrologi/o", poste reanalizitan kiel "astr/ologi/o" kaj fine la senekvivalentajn E-ismojn kiel "*lingv/ologi/o" (kiu ekzistas almenaux gugle, ecx se ne "vere"). Tio estas komplika sistemo, al kiu mi preferas la sistemon, kiu kontrauxstarigas "astro/diven/ad/o" kaj "astrologi/o". > >>se vi celas simple, ke "-ujo" estas fundamenta afikso kaj "-ologio" > >>ne havas oficialecon, bone, tion oni povas registri. sed tio estas > >>diferenco statusa, ne propre lingvopriskriba. > > > Cxu tial senvalora? Cxu estus la bonaj kriterioj (provizitaj al ni de > > la neniam eraranta Lingvoscienco, de la "libera evoluo" de la lingv-uzo) > > kaj la malsxatindaj (burokratecaj, formalecaj)? > >ni ne bone interkomprenigxis. mi nur demandis, cxu via distingo inter du >tavoloj de vortfarado fakte celas la distingon inter oficialaj kaj >neoficialaj elementoj aux apogas sin sur aliaj ecoj. mi ne kontestas, ke >oficialeco havas sian propran celon kaj utilon. Kiel mi jam respondis, oficialeco estas nur tehxnika kriterio por klasi la afiksojn, cxar la Akademio ankoraux oficialigis neniun el la afiksoj, kiujn mi nomas sciencaj. Se la limo sxovigxos, iuj analizoj modifigxos: min ekz-e ne gxenus, se post konforma decido de la Akademio ni reanalizus "rozac/oj" al "roz/ac/oj", ecx se "aco" ankoraux ne havas memstaran uzon. > >>insisto pri statuso de afiksoj des pli surprizas min, cxar neniam oni > >>agas > >>simile pri radikkunmetoj: mi neniam auxdis, ke iu rigardus > >>"malfrubaroka" neanalizinda cxar "baroka" ne oficialas. > > > [...] La problemo ne koncernas > > la oficialecon, sed la apartenon al la E-a vortfarado, rilate al kiu > > "malfrubaroka" estas tute en ordo. > >do kial ne elektroterapio? nur tion mi ne komprenas. se temas pri >etimologio, nur sxangxu la ekzemplon al "frubaroka"... Mi ne rifuzis la analizeblecon de "elektroterapio". Nenio malpermesas gxin analizi, cxar "terapi" kaj "elektr" estas "bonaj" radikoj. Kion mi objxetas estas la bezono reanalizi. Tiu emo reanalizi cxion analizeblan estas instigo al nepravigeblaj analizoj, al kreado de porcelaj radikoj kaj al forgeso de skemismaj solvoj. > > Cxar REVO enhavas specialajn artikolojn pri cxiuj imageblaj sciencaj > > afiksoj, necesas ja starigi regulon koncerne ilin, kaj la kompromiso > > pri oficialeco de la afikso estas vaste akceptata bazo. > >tute en ordo. mi parolis supre pri lingvoteorio, ne pri la revo-reguloj, >cxar manke de koncerna revo-regulo vi deziris pravigi (se mi bone >komprenis) la ne-analizeblon de "elektroterapio" per lingvoteoriaj konsideroj. > >nun, post la komparado inter diversaj afiksaj kaj kunmetaj konstruoj per >oficialaj aux neoficialaj elementoj, mi revenas al la origina demando kaj >mi reasertas, ke mi vidas nek revo-regulon, nek konvinkan lingvoteorian >pravigon gxis nun, ke elektroterapion ni ne povus priskribi kiel kunmeton. Ankaux mi ne vidas! Ni povas gxin priskribi kiel kunmeton, sed eble ni pli bone ne faru... Kore, Marc
