Marc:

Cxu estus la bonaj kriterioj (provizitaj al ni de la
neniam eraranta Lingvoscienco, de la "libera evoluo" de la lingv-uzo) kaj
la malsxatindaj (burokratecaj, formalecaj)?

En ĉi tiu debato mi estas firme ĉe Marc, sed mi volas aldoni, ke ni, kiuj registras novajn formojn kaj diras kion ili signifas, ktp. estas daŭrigantoj de la plana laboro de Zamenhof. Se ne estus tiel, kaj se la uzo decidus ĉion, ni estus komplete senutilaj. Sufiĉus paroli kaj poste dungi priskriban lingviston, kiu priskribus tion, kion homoj diras. Ni estas ankoraŭ planantoj de Esperanto. Tion oni povas fari en la itala aŭ en la franca, sed ne en Esperanto.

Bedaŭrinde la jamvenkistoj [ni jam venkis kaj la komunumo kreas la lingvon] ne volas kompreni tion.

Amike

Renato


Rispondere a