Je 6/9/09, Antonio:
> Saluton,
> Sergio:
>> Tamen ankaŭ "terapiisto" prezentas la saman problemon. Por mi
>> "terapiisto" estus ja kuracisto, ne flegisto.
> Terapiisto estas ulo kiu "aplikas" terapion... do gxi, laux logiko,
> estas pli gxenerala.
Same: "kuracisto estas ulo kiu aplikas kuracon ...". Sekve, laŭ via
rezonado, ankaŭ flegisto faranta injekton estas kuracisto, ĉu?
Mi suspektas, ke estas ia diferenco inter niaj interpretoj de
"terapio". Por mi (laŭ la tradicio rusa) "terapio" kombinas sencojn
kontrastajn al "ĥirurgio" kaj "speciala terapio":
1. Terapio estas medicina fako studanta "konservemajn" kuracmetodojn
-- kontraste al ĥirurgio.
2. Terapio okupiĝas pri la "internaj malsanoj" -- kontraste al ekz-e
"traŭm(at)ologio".
3. "Terapiisto" estas fakulo pri la ĝenerala terapio, kontraste al
specialisto ("ftiziatrio" aŭ "pulm[on]ologio" estas jes partoj de
terapio, ĉar ili jes studas internan malsamon; tamen
ftiziatro/pulmologo/pulmologiisto estas specialisto). Tiusence oni
ankaŭ povus diri "ĝeneralisto".
Por ĉiuj tiaj uzoj "terapiisto" ja estas alte kvalifikita fakulo,
multe supera ol "flegisto".
Ke "terapio" havas en la okcidentaj lingvoj la sencon de kuracmetodo
(treatment) ŝajnas al mi bedaŭrinda malkonsekvenco. Aŭ eble la
okcidentaj lingvoj malhavas terminon por fako kontrasta al ĥirurgio?
Cetere, ĉu eblas okcidentlingve nomi ĥirurgian operacion "terapio"?
--
Sergio