--- In [email protected], Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote: > > Je Merkredo 12 AÅgusto 2009 07:13:02 pistike65 skribis: > > Mi konsentas cxiupunkte kun Sergio. "Forpremo" sxajnas tre trafa. > > Mi afisxis la citajxojn provante ilustri la jaman uzon cxi-kampan; estus > > interese vidi cxu trovigxas pliaj rilataj kuntekstoj, ekz. en Espaj > > tradukoj el Freud. > > - Nu, kiel mi jam skribis - fushe en kunteksto de alia temo -, "forpremo" > komprenigas ke la forpremita afero estas for. Sed ja tute ne estas tiel: ghi > sidas, male, pli sekure kaj komforte sub la konscio, kie ghi povas trankvile > fari sian detruan laboron...
Por mi ankaux "subpremi" estas en ordo. Mi volas diri nur ke, laux mi, "forXi" ne nepre = "forigi Xante". Foje jes, ekz. "forlavi makulon", "forpafi kuglon", sed foje ne: "formovi piedon", "forhusxi katon" (la kato ja eble tuj revenos). (Alisence ankaux: "foracxeti"). amike István Ertl
