Je 8/13/09, jv:

> vilhelmo:

>> - Nu, kiel mi jam skribis - fushe en kunteksto de alia temo -,
>> "forpremo" komprenigas ke la forpremita afero estas for.

Ĝi iĝas for de la konscio.  Same oni diras en la komuna lingvo:
"forpelu la malbonajn pensojn".

Kaj la subjekto de la ago celas ĝuste ĉi tion: la homo ja volas
forpeli la malagrablaĵon.  Estus ridinda aserti, ke "li penis movi la
malagrablan penson el la konscio en la subkonscion".  Li tute ne celis
"movi en la subkonscion" -- tio estas nedezirata kromefiko.  Li celis
nur "movi la malagrablaĵon for el sia konscio".

Ke la pensoj forpelitaj tamen sin kaŝas en la subkonscio, estas
konkludo teoria; sed en la kunteksto de gazeta artikolo (pri kiu mi
povas nur konjekti) probable temis pri tio, ke koncernulo emis iel
forpeli la malagrablajn pensojn.

>> Sed ja tute ne estas tiel: ghi sidas, male, pli sekure kaj komforte
>> sub la konscio...

Tamen el la konscio ĝi iĝas forpremita.

> laux mia kompreno vi pravas.  la unua skemo de psihxanalizo
> prezentas konscion supre, kaj subkonscion malsupre.  ideojn, kiujn
> la subkonscio konstante provas trapusxi supren, la konscio pro ia
> interna cenzuro "subpremas" aux "repusxas" -- tio estas miaopinie la
> ordinaraj vortoj, kiuj plej kongruas kun la cetera metaforo.

"Repuŝi" certe estas malkonvena.  La franca lingvo malhavas prefikson
similan al for-, kaj tial uzas surogate la prefikson re- (rejeter,
repousser ktp).  La angla ja havas taŭgajn vort(er)ojn (for-, away) --
sed pro natura fuŝemo pruntas la latinidan "repression".  Ĉiel ajn,
en Esperanto tia uzo de re- estas nepre evitinda.  Estas kiel se la
germanan VER- anstataŭigi per WIDER-.

"Subpremi" estas alia dubinda vorto: dum "subteni" implicas premon DE
SUBE SUPREN, "subpremi" celas la malon: premon DE SUPRE SUBEN.  La
internaciaĵoj estas la plej certa vojo al ĥaoso.

--
Sergio

Rispondere a