Sergio Pokrovskij:

>> Evidente do, ke mi ne estas sola, kiu intuicie adoptis
>> tiaspecan interpreton.
>
> Tio ne estas mirinda: diversaj homoj serĉantaj raciigi mallogikaĵon
> ofte aplikas similajn sofismojn.  Ekz-e kiam mi demandis, kial oni
> rigardas la du sencojn de "solvi" kiel du subsencojn kaj ne kiel
> homonimojn, pluraj personoj tute sendepende klarigis, "solvado" estas
> neniigo: oni malaperigas salon en la akvo, oni malaperigas problemon.
>
> Mi ne dubas ke se oni okupiĝus pri provado ke la du kanonoj estas
> subsencoj de unu sama supernocio, oni facile trovus similajn
> sofismojn: la kanono-regulo estas same forta, kiel artilerio; kaj
> inverse, la kanono estas "Ultima ratio regis" ktp.

Eble mi ne suficxe klare esprimis mian vidpunkton
rilate la sencojn de "sankcio".  Mi provu fari tion nun.

1. Mi neniam sentis bezonon de la senco 2.
(Ecx la senco 1, laux mi, estas tro pretenda
kaj malbonstila.  Mi mem kutime dirus "aprobi", "ratifi",
"konfirmi", "permesi", kiuj estas pli klaraj kaj specifaj.)

2. Mi mem malsxategas kaj sofismajn "klarigojn"/raciigojn
kaj kasxadon/kamufladon de pensoj - de kio ambaux signifoj
de "sankci-" estas tipaj specimenoj.  Espereble vi bone
scias tion el niaj iamaj detalaj lingvaj konversacioj.

3. Dum jaroj mi senkonscie interpretis la sencon 2
kiel iaspecan elipson apogitan je senco 1, kaj mi
ne rimarkis kontrauxekzemplojn de tia interpreto,
kiuj agacus min aux igus min konsulti vortarojn aux
alie esplori la aferon.

4. En mia antauxa mesagxo mi simple konstatis tiun cxi
mian sperton kiel lingvouzanto sen troteoriumi pri tio,
cxar Renato diris, ke tia interpreto estas "perfortita",
dum por mi gxi estis tute natura kaj spontan(e)a.

5. Cxar mi dauxre opinias tiun vorton evitinda (krom
en tradukoj - por fidele konservi malklarecon kaj stilfusxecon
de la originalo), mi subtenas (sed ne sankcias ;),
ke oni marku almenaux la sencon 2 evitinda.

6. Por tiuj, kiuj vidas valoron en la senco 2, mi konsilas
atente studi la ekzemplojn uzitajn de _bonaj auxtoroj_
(el semantika kaj sintaksa vidpunktoj) antaux kompletigi
la difinadon.  Mi havas la impreson, ke uzado de senco 2
korelacias kun aliaj, pli evidentaj, indikoj pri nematureco
de lingvajxo.  Eble serioza esploro rivelus, ke tio estas
fantoma senco, kiu ne havas fortan apogon en la lingvo
de bonstilaj Esperantaj auxtoroj.

7. Refoje: mi konstatas tion kiel lingvano, sed ne kiel
lingvisto serioze studinta tiun cxi leksemon (tion mi dume
NE faris).

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a