Je 9/8/09, Sergio: [...]
> "Sanktigi" en la praa senco estas "tabui", "apartigi por la traktado > fare de (la) dio(j)". Alia vorto por "apartigi" estas "anatemi". Mi serĉis analogion --- sed nun ŝajnas al mi, ke mi trovis la kernon. La praa TABUO, apartenanta al ĉiuj primitivaj religioj, estas la komuna ĝermo kaj por "sankta" (al kiu ĝi evidente parencas laŭ la sonformo), kaj por la izola "sankcio". Tio kion Mirek nomas "la moderna uzo de sankcio" (precipe fare de UN) estas la reveno al la antaŭpagana, praega praktiko ŝamanisma (sankcio = tabuo, anatemo, interdikto); dum la aproba "sankcio" apartenas al pli malfrua epoko de iom evoluinta religio, kiam "sankteco" akiris pozitivan signifon. -- Sergio
