Sergio skribis: >Tio kion Mirek nomas "la >moderna uzo de sankcio" (precipe fare de UN) estas la reveno al la >antaĆpagana, praega praktiko Ćamanisma (sankcio = tabuo, anatemo, >interdikto); dum la aproba "sankcio" apartenas al pli malfrua epoko de >iom evoluinta religio, kiam "sankteco" akiris pozitivan signifon.
Filozofie vi pravas, sed mi parolis pri tio, kion konas la publiko, la ordinaraj civitanoj. Ili ne lernas fremdajn vortojn el vortaroj, ne studas iliajn difinojn. Ili simple legas gazetojn, auxskultas radiojn kaj spektas televidojn. Kaj se ili renkontigxas kun la vorto "sankcio" en la senco "puna blokado de iu sxtato", do ili konas tiun cxi signifon. Imagu, ke UN proponus al UEA esperantigadi oficialajn dokumentojn de UN - Cxu ni fiasku pro tio, ke ni ne kapablus traduki frazon, ke UN akceptis sankciojn kontraux iu sxtato? Eble suficxus diferencigi "sankcio favore al / sankcio kontraux". Laux mia etimologia vortaro tio signifus "konfirmo favore al / konfirmo kontraux". Ni jam havas tiajn vortojn: (prunti al / prunti de, enspezi / elspezi). Ankaux "sankcio/sankciono" eblus, sed d-ro Kavka diros, ke ni suferas homonimo-fobion. Mirek __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4406 (20090908) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
