> jv > > en la 15a regulo mi legas ke "estas pli bone" derivi el > > esperanta radiko. neniel ke estas "malpermesite" aux > > "malaprobite" rekte adapti internacia vorton.
> Sergio: > Se regulo rekomendas unuecigi, ĉu per tio ĝi ne malrekomendas > (malaprobas) plurigon? laux strikta logiko, ne. (mi ne eniros la nuancojn inter malrekomendi kaj malaprobi, kvankam tio povus esti signifa: en revo ni havas nur sennuancan "evitinda"). en ekzegezo oni kutime konservas striktan logikon: ekzemple en interpreto de legxo, kio ne estas malpermesita estas laux rekta sekvo permesita; se oni "rekomendas" veturadon sub iu rapidolimo, oni ne povas puni iun pro pli rapida veturado, kaj tiel plu. > > [...] al mi ne sonas tre konvinke, ke > > vorto kiu aperas en unu sola loko de la fundamenta antauxparolo > > definitive havu nur la sencon tie konstateblan. laux simila rezono > > "fenestro" neniam povus signifi en komputiko surekranan moveblan > > spacon, cxar en la fundamento "fenestro" signifas nur malfermajxon > > en muro. > Ambaŭ rezonadoj kondukas al absurdo. Mi konsentas pri la fenestro -- > sed simile oni povus diri ke ne estus kontraŭfundamenta neologisme > atribui al "viro" la signifon "virino" -- kiel kroman, aldonan. mi hezitas. sen pliaj argumentoj tio efektive ne estus kontrauxfundamenta, sed ege gxena, kio estas tute alia demando. eventuale oni tamen povus argumenti el tio, ke la fundamento diras, kiel oni konstruas normale la inan formon, nome per sufikseca -in. sed tio ne havas paralelon en la okazo de "fenestro". --- post pripenso, kiel mi diris en alia mesagxo, mi ne trovas en "sankcii" tiom malajn sencojn. cxu estas frazoj kun plenaj kuntekstoj en kiuj la senco restas malklara? se la sankcio estas malaproba, kutime gxi konsistas en agado, kiun la teksto ankaux rakontas, do... praktike mi opinias, ke ni konservu la du sencojn, kaj se multaj cxi tie trovas iun el la du sencoj (kaj la saman sencon) malaprobinda, ni marku gxin "evitinda". mi ne militos pro tio. jxeromo
