--- On Tue, 9/8/09, Marc Bavant wrote:
[...]
>>La dua senco de "sankcio" estas tute MALA kaj KONTRAUXA al la unua
>> senco, kio ja estas sennecese konfuza.
> Mi ne dirus tion. La komuna ideo estas, ke oni "sanktigas" iun
> decidon: oni aux envivigas legxon aux alian gravan aferon (senco 1),
> aux envivigas la konsekvencojn de iu legxo (kiu ial antauxvidas
> punon) (senco 2).
"Sanktigi" en la praa senco estas "tabui", "apartigi por la traktado
fare de (la) dio(j)". Alia vorto por "apartigi" estas "anatemi". Do,
aplikante viajn rezonadojn ni povas konstati ke "anatemi iun" kaj
"sanktuligi iun" ne estas kontraŭoj. Necesas nur trovi taŭgan
klarigon: en ambaŭ okazoj temas pri rilatigo de koncerna persono al
speciala traktado fare de dio(j) -- prezentante ilin ĉu al la dia
kolero aŭ al la dia favoro.
Kaj tiel oni povus diri, ke la fideluloj "laŭte postulis tujan
tabuadon de Johano Paŭlo la Dua".
--
Sergio