--- On Fri, 10/30/09, Russ Williams wrote:

[...]

> Kaj Esperantistoj kies denaska lingvo ne havas artikolon ankaux uzas
> gxin strange, laux vidpunkto de E-istoj kies denaska lingvo havas
> artikolon kaj kontraux plej oftaj konsiloj en gramatikaj libroj kiel
> PMEG. (Ekzemple Pola Radio ofte parolas pri "la norda Polujo"
> anstataux "norda Polujo", ktp, kvazaux estus kelkaj Polujoj,

La artikolo en la denaska lingvo povas diverse orienti en tiaj
okazoj.  France estas normala paroli pri "l'Europe Centrale", kaj
angle oni parolas pri "the Middle East".

> kaj oni diskutas la nordan Polujon, same kiel mi povus paroli pri
> "la teksasa Parizo" (jes, estas eta Parizo en Teksaso) anstataux "la
> franca Parizo".)

Se ni povas paroli pri "la Parizo de la 19a jc" (sekco tempa), kial
oni ne parolu pri "la Norda Pollando" (sekco spaca)?  Estas plia
nekonsekvenco de la angla kiu ne artikolas la Nordan kaj Sudan
Karolinojn (PIV2, cetere, artikolas ilin).  Fakte, min iom surprizas
ke oni ne artikolas "Merrie England"; aliflanke,
    There'll always be an England
    While there's a country lane ...

> Estas bonaj diskutoj de (la?) problemoj pri "la" en:
> "Nia fundamento sub lupeo" de G F Makkink
> "La artikolo: Komparo de gxiaj uzoj inter Esperanto, la
> angla, kaj aliaj etnaj lingvoj rilate al propraj nomoj kaj
> abstraktaĵoj" de YAMASAKI Seiko kaj aliaj libroj...

Sen falsa modestemo, mi opinias ke mia studo estas pli serioza:
http://lingvakritiko.com/2007/02/05/la-artikolo/
(surpapere ĝin publikigis "La gazeto").

-- 
Sergio




      

Rispondere a