RUSS: > Ekde la Fundamento estas nekonsekvenca neklara uzado de la artikolo > "la" en Esperanto, kaj ne helpas, ke Zamenhof ne donis klarajn > regulojn sed simple konsilis uzi gxin kiel en naciaj lingvoj... sed > naciaj lingvoj ne uzas gxin same! Cxu pli gxustas diri "Vivo bonas" > aux "La vivo bonas", aux cxu ambaux formoj bonas? Ecx tia baza demando > ne havas klaran respondon inter E-istoj, kaj la denaska lingvo influas > la lingvan senton en Esperanto. :( >
Saluton, Russ! La desnasklingva influo estas kaj bona kaj malbona. Fakte oni povas erari en Esperanto pro tiu influo, tamen lau mi la plasteco de Esperanto estas unu el la ecoj, kiuj faras ghin facila. Lau mia kompreno, kaj "vivo bonas" kaj "la vivo bonas" estas samaj kaj same bonaj. Evidente aperos nuanculoj, kiuj povos interpreti ilin plurmaniere, tamen pragmatisme ili samas. Tiuj uzoj de la artikolo do dependas de stilo, kiu cetere ofte rilatos al la denaska lingvo de la parolanto. Same okazas al la uzo de la vorto strato. Ofte oni diras Zamenhofstrato, tre germanece, dum alia pli neutra maniero petus la formon strato Zamenhof. Lau mi tiuj formoj povas ekzisti paralele senprobleme, kaj fakte ili ekzistas delonge. Ghi estas klare influo de denaska lingvo, tamen shajnas, ke Esperanto povas akcepti tiun influon nature, ighante do pli facila al chiuj. Kompreneble oni devas klopodi senti la internacian uzon kaj sekvi ghin, ne akceptante naciismajhojn, kiuj ja malhelpas la interkomunikon kaj ighas stranga uzo. Sed la para ekzemplo "vivo bonas"-"la vivo bonas" estas tia, kiu ne apartenas al naciismo au strangeco, chu vi konsentas? Amike (kaj pragmatisme), Fernando
