2009/10/30 mjb0_wanadoo <[email protected]>:
> Russ:
>> Estas bonaj diskutoj de (la?) problemoj pri "la" en:
>> "Nia fundamento sub lupeo" de G F Makkink
>
> Mi konservis malbonan impreson de tiu verko. Sxajnas, ke Makkink trudas 
> interpretojn al la frazoj de la Ekzercaro kaj eltiras firmajn konkludojn pri 
> la uzo de la artikolo, dum unue oni ne cxiam scias, kia estis la intenco de 
> la auxtoro, kaj due estas versxajne nekoherajxoj priaj en la Ekzercaro mem. 
> Ekz-e kion signifas "la" en "la papero estas tre blanka, sed la negxo estas 
> pli blanka": cxu difinitaj papero kaj negxo, aux abstraktaj (materio). Kaj 
> surbaze de tio, kiel interpreti "lakto estas pli nutra, ol vino"?

Mi tute konsentas ke pluraj ekzemploj el la Ekzercaro estas nehelpe
ambiguaj! Por mi, granda parto de la valoro de Makkink estis gxuste
tio, ke li montras multajn ekzemplojn nekoherajn en la Ekzercaro.
Iusence, ne gravas cxu oni konsentas kun lia specifa interpreto pri
kiel "la" DEVAS funkcii (mi mem supozas ke la demando ne vere havas
respondon, cxar sxajnas ke Zamenhof mem ne havas klaran komprenon pri
la afero, kaj la Fundamento ja nekoheras pri gxi)... Gravas ke oni
vidu ke "la" estis nekohere difinita en la komenco, kaj ecx hodiaux
restas dauxra nekonsekvenca uzado (ecx inter spertuloj) kaj konfuzo
kaj hezita necerteco... :/

amike
russ

Rispondere a