Russ:
> Estas bonaj diskutoj de (la?) problemoj pri "la" en:
> "Nia fundamento sub lupeo" de G F Makkink

Mi konservis malbonan impreson de tiu verko. Sxajnas, ke Makkink trudas 
interpretojn al la frazoj de la Ekzercaro kaj eltiras firmajn konkludojn pri la 
uzo de la artikolo, dum unue oni ne cxiam scias, kia estis la intenco de la 
auxtoro, kaj due estas versxajne nekoherajxoj priaj en la Ekzercaro mem. Ekz-e 
kion signifas "la" en "la papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli 
blanka": cxu difinitaj papero kaj negxo, aux abstraktaj (materio). Kaj surbaze 
de tio, kiel interpreti "lakto estas pli nutra, ol vino"?

Amike,

marc


Rispondere a