Russ:
>2009/10/30 mjb0_wanadoo <[email protected]>:
> > Russ:
> >> Estas bonaj diskutoj de (la?) problemoj pri "la" en:
> >> "Nia fundamento sub lupeo" de G F Makkink
> >
> > Mi konservis malbonan impreson de tiu verko. Sxajnas, ke Makkink trudas
> interpretojn al la frazoj de la Ekzercaro kaj eltiras firmajn konkludojn
> pri la uzo de la artikolo, dum unue oni ne cxiam scias, kia estis la
> intenco de la auxtoro, kaj due estas versxajne nekoherajxoj priaj en la
> Ekzercaro mem. Ekz-e kion signifas "la" en "la papero estas tre blanka,
> sed la negxo estas pli blanka": cxu difinitaj papero kaj negxo, aux
> abstraktaj (materio). Kaj surbaze de tio, kiel interpreti "lakto estas
> pli nutra, ol vino"?
>
>Mi tute konsentas ke pluraj ekzemploj el la Ekzercaro estas nehelpe
>ambiguaj! Por mi, granda parto de la valoro de Makkink estis gxuste
>tio, ke li montras multajn ekzemplojn nekoherajn en la Ekzercaro.
>Iusence, ne gravas cxu oni konsentas kun lia specifa interpreto pri
>kiel "la" DEVAS funkcii (mi mem supozas ke la demando ne vere havas
>respondon, cxar sxajnas ke Zamenhof mem ne havas klaran komprenon pri
>la afero, kaj la Fundamento ja nekoheras pri gxi)...
Bone, do eble mi iam relegos gxin.
>Gravas ke oni
>vidu ke "la" estis nekohere difinita en la komenco, kaj ecx hodiaux
>restas dauxra nekonsekvenca uzado (ecx inter spertuloj) kaj konfuzo
>kaj hezita necerteco... :/
Ne troigu. Tia necerteco apenaux gxenas. Estas malmultaj okazoj, en kiuj
uzo aux neuzo de artikolo povas esti konsiderata erara ("Iu regxo konstruis
grandan kastelon. [La] Kastelo situas...", "Jacxjo estas bona knabo.
Hieraux li skribis _la_ leteron al sia avino."
En preskaux cxiuj aliaj okazoj la uzo estas lauxvola, cxar eblas pravigi
ambaux uzojn. Tiel estas en via ekzemplo "(la) vivo bonas". Tiun elastecon
ni sxuldas al la fakto, ke la artikolo devas resendi al io jam konata: se
nenio en la kunteksto sxajnas esti evidenta celo de tiu resendo la artikolo
alprenas abstraktan signifon ("vi scias, pri kio mi parolas, cxu ne?"). Sed
ambaux signifoj malofte estas kontrauxdiraj, aux se ekzistas risko de
kontrauxdiro, la parolanto devas akcenti la signifon, cxu per pli klara
referenco ("la vivo, kiun ni vivas", "nia vivo", "la surtera vivo"), cxu
per pli klara gxeneraligo ("cxiu vivo", "ajna vivo", "vivi"...).
Amike,
Marc