--- On Sat, 10/31/09, Teodoro Sankaro wrote:
[...]
> Nu, mi tamen pensas ke la kontrasto *ja* estas sama. Por mi, senetna
> lando estas tia kia estas Usono.
Etnoj tamen ekzistas en Usono. Se ili ne ekzistus, la elekto de Obama
ne estus tiom sensacia. La kandidatoj en diversaj elektoj tre zorgas,
kion diros la "Latinos", la judoj, la nigruloj ktp. Oni diskutas pri
la leĝa statuso de la angla lingvo ...
> Usonaneco temas pri civitaneco, ne pri iu etno.
Mi konsentas, ke "la usona nacio" jes ekzistas kiel superetno, kaj
estas tre reala fenomeno. Simile "British" ekzistas kiel superetno,
sen ke tiu malebligu ekziston de la skota aŭ angla (aŭ eventuale
kimra) etnoj.
> Kaj ŝajnas al mi, ke etno ja rolas en la percepto de francianoj pri
> tiu, kio estas franco kaj kio ne.
Probable iel rolas, tamen tia ideo estas tabuita en la franca socio,
kaj la francoj forpuŝas ĝin el sia konscio. Krome, en sia kvieta
angulo Francio malofte suferis verajn kataklismojn, kaj tial la juraj
fikcioj povas ŝajni al francianoj io reala. Ili ne suferis, malkiel
la poloj, pli ol jarcentan neekziston de sia ŝtato.
Kaj kompreneble por la burokrataro pli oportunas havi homogenan
loĝantaron ol familion da popoloj. Tial la politiko de la franciaj
registaroj ĉiam estis malagnoski kaj sufoki la etnan plurecon: oni
negas la ekziston de la franca etno, oni ĝin identigas kun la
civitaneco. Tre oportuna por la reĝimo, sed reale malvera. La
malvero manifestiĝas kiam la reĝimo (kaj eventuale la regno) pereas --
en milita malvenko, aŭ ĉe la ekzilitoj (ĉu la francaj aristokratoj,
kiujn ilia patrujo forrifuzis dum la Revolucio, restis francoj? Laŭ
mi, jes; sed laŭ la francoj mem, ili ne plu estus francoj).
,----
| Litvo, patrujo mia! Simile al sano
| Vian grandan valoron ekkonas landano
| NUR VIN PERDINTE.
`----
La feliĉaj popoloj ne havas historion, al la franca etno mankas
serioza historia sperto.
--
Sergio