En la finna lingvo, iu eldonis t.n. "sivistyssanakirja", kiu estas "vortaro de civilizo", en kiu oni tradukas pruntvortojn el la greka aŭ de latino al ordinaraj finnaj vortoj. (Do simile al la SSV de Renato, sed la diferenco estas ke la "civilizajn vortojn" la averaĝa parolanto ne konas, dum la averaĝa lernanto ja konas pere de sia propra lingvo.)
La vorton "psyyke" tiu vortaro difinas kiel "mieli (=menso), sielu (=animo)". Aliaj vortoj kun la prefikso "psyko-" ĝi difinas kun aŭ unu el tiuj du vortoj, aŭ la vorto "henki (=spirito)". Mi loĝis preskaŭ tri jarojn en Finnlando, kaj mi parolas tre bone la lingvon, kaj dum tiuj tri jaroj mi neniam aŭdis la vorton "psyyke", sed mi multfoje aŭdis "henki", "sielu", kaj "mieli". (Eble mi pli ĝuste dirus ke tiutempe mi bone parol*i*s la lingvon - nun mi forgesas vortojn kiam mi provas paroli.) La vorto "henki" ankaŭ signifas "spiro", kaj mi pensas ke antaŭ la kristanigo de la lando, la finnoj ne distingis inter animo kaj spirito, do kiam oni tradukis la Biblion, oni prenis la vorton "henki" por "spirito", ĉar la hebrea vorto havas tiun duoblan signifon. Kaj do la finna vorto akiris tiun duoblecon.
