Antonio Codazzi skribis: > Bertilo:
>>> en kelkaj kulturoj ne >>> ekzistas ideo pri "mi mem" (sed nur pri la kolektivo). >> Chu? Pri kiuj kulturoj temas? > Domagxe, mi forgesis nomojn de la triboj... tamen ili estis en Norda Ameriko > (eble tie kie nun estas Usono). > Certe, ili estis ekstere de la unuigxintaj triboj kiuj uzis (antauxe) > signolingvon kaj (poste) la francan. Cirkulas diversaj mirigaj asertoj pri indianaj lingvoj kaj kulturoj. Ekzemple la fama lingvisto Benjamin Lee Whorf, kiu publikigis gramatikon pri la lingvo de la Hopioj, asertis, ke la Hopioj tute ne konas la koncepton "tempo", kaj ke la Hopia lingvo ne povas esprimi ion ajn pri tempo. En la vero la Hopia lingvo, same kiel chiu homa lingvo, havas abundon da vortoj pri tempo kaj ech propran kalendaron. Oni estu tre skeptika pri tiaspecaj asertoj, precipe kiam ili koncernas Indianojn, Eskimojn au la praloghantojn de Australio. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
