Antonio Codazzi skribis:

>> Oni estu tre skeptika pri tiaspecaj asertoj, precipe kiam ili
>> koncernas Indianojn, Eskimojn au la praloghantojn de Australio.

> En tiu kazo (t.e. mi/ni/li formo), la skeptikismo estas maltrafa. :-)

Chu? Kiuj lingvoj Indianaj, Eksimaj au Australiaj havas tian formon?

> Fakte, ankaux la pra-helenoj versxajne ne havas (kulture) "individuan 
> konsciencon" (laux la spertuloj tio elstaras en la plej malnovaj partoj de 
> Iliado).

Ege dubindaj asertoj. Iliado ne estis la tuta kulturo de la pra-Grekoj.

> Cxiukaze, pri la Indianoj...antaux la "albordigxo" de la euxropanoj, la uzado 
> de "li/sxi-formo" por paroli pri si mem estis tre ofta.

Chu? En chiuj el la amasoj da diversaj Indianaj lingvoj el pluraj
tute senrilataj lingvofamilioj tio estis ofta, chu? Eble unu
konkreta ekzemplo povus savi vian tezon.

> Poste, la influo de 
> euxropaj lingvoj kaj kulturoj sxangxis iom post iom la originan 
> esprimmanieron.

Au la fantaziumado de la Europanoj kun diversa projekciado
de imagoj kaj revoj pri sovaghuloj kreis aron da mitoj kaj
legendoj pri Indianoj.

Mi mem supozas, ke la diversaj Indianaj lingvoj kaj kulturoj
kaj estas tre diversaj inter si, kaj samtempe sufiche
ordinaraj lingvoj kaj kulturoj en monda skalo. Kaj mi ege
dubas, chu ekzistas lingvo au kulturo sen la koncepto "mi".

(Pri la Piraoj en Sud-Ameriko tamen eble statas iom alie...)

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a