Je 11/9/09, Renato:
> Bernhard:

>> Kiel oni diras psiko en la araba, kaj kiel menso, Renato?

> Laŭ mia kompreno en la araba la vorto por psiko estas el la radikoj por
> spirito, spiro, animo, dum la vorto por menso venas el la radikoj por
> "rezonado", "penso". Do ĉiuj nocioj estas parte surkovantraj la saman
> kampon.
> Cetere tion oni trovas ankaŭ pri la etimologio de "psiko".

Mi konsentas kun Renato, ke "psiĥo" kaj "menso" estas redunda paro,
kvankam el tiu paro mi preferus la latinan "menso"n ol la grekan
"psiĥo"n.  Mensa malsano estas psiĥopatio (kaj inverse).  Iom simile
al okulisto kaj oftalmologo.

Mi ne scias la arabajn vortojn pri kiuj parolas Renato, sed laŭ lia
priskribo mi supozas, ke ili esprimas diferencon inter "menso" kaj
"intelekto, racio" (intelekto estas parto de menso).

La greka teologio havas distingon inter animo -- psiĥo -- spirito, sed
mi dubas ke iu el la partoprenintoj celis tian kontrastigon.

--
Sergio

Rispondere a