Karaj, kiel eviti "maljam" en la sekva frazo: "Maljam la kapitalisma produktado kreis la riĉaĵojn kaj la produktivfortojn necesajn por tio." (Frederiko Engelso, en recenzo pri la Marksa "Kapitalo") La Fundamente ghusta vorto estus "Nur ...", en la senco de "ne pli frue ol", sed lige kun substantivo (kaj ne tempa!), la vorto "nur" trudas ekskluzive la "senesceptan" sencon, kiu tamen ne estas celata en tiu frazo. Homoj kiel Haupentalo dirus "Erst ..." (ghuste tion diras ankau Engelso, sed en la germana).
Eblus elturnighi per chirkauskriboj, kiel: "Oni (au: La historio) devis atendi la kapitalismon por krei ..." (tiel la franca kutimo, sed gramatike ghusta sekvo estus: "... por ke ghi kreu ...") Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
