>> Homoj kiel Haupentalo dirus "Erst ..." (ghuste tion diras ankau >> Engelso, sed en la germana). > > Mi preferus "erst" ol "maljam" -- ĉar mi ne komprenas kiel "maljam" > povas esprimi la ideon de "erst". > > -- > Sergio
Jes, la vorto estas de Karolo Picx el la Litomisxla Tombejo (1981) // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/6534033 Picx klarigas gxin iom neklare per "ne pli frue ol, unue, nur". Li celis mallongan sinonimon por malsxargxi la multsignifan "nur". Jen kion skribas Wennergren en sia PMEG http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/nur.html -> "Ne pli frue ol Antaŭ tempopunkto nur signifas “ne pli frue ol, ne antaŭ”: [ekzemploj] Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaŭ”, sed maljam ne enuziĝis. Ankaŭ aliaj proponoj por anstataŭigi nur en tiu ĉi signifo ne sukcesis. Nur estas tute bona." Tio kompreneble estas akceptebla, tamen la fakto, ke la diskuto denove kaj denove ekestas, montras ke la parolantoj de iuj lingvoj sentas iun mankon / neklarecon pri simpla, sed multsenca "nur". Miopinie PMEG almenaux menciu "erst" kiel nuntempe plej serioza propono: Ankaŭ aliaj proponoj por anstataŭigi nur en tiu ĉi signifo ne sukcesis, ekzemple la propono "erst" de Picx (aux simile). Erst kiam [ne pli frue ol] la esperantistoj lernos uzi konsult-librojn, la cxiam samaj prilingvaj diskutoj cxesos. Nur kiam (aux: Nur se) [Sole kondicxe ke] la esperantistoj lernos uzi konsult-librojn, la cxiam samaj prilingvaj diskutoj cxesos. Hron, GVECx 2006, // http://www.ipernity.com/blog/37943/201691 tradukas cxehxen per teprve až, ne dříve než... Bernhard
