Je 11/12/09, Vilhelmo: > Karaj, > kiel eviti "maljam" en la sekva frazo:
> "Maljam la kapitalisma produktado kreis la riĉaĵojn kaj la produktivfortojn > necesajn por tio." (Frederiko Engelso, en recenzo pri la Marksa "Kapitalo") Engelso verkis multe da tiaj recenzoj. Koncernan frazon mi trovas en la recenzo por "Demokratisches Wochenblatt" http://lugovoy-k.narod.ru/marx/16/38.htm > La Fundamente ghusta vorto estus "Nur ...", en la senco de "ne pli > frue ol", sed lige kun substantivo (kaj ne tempa!), la vorto "nur" > trudas ekskluzive la "senesceptan" sencon, kiu tamen ne estas celata > en tiu frazo. Mi devas konfesi, ke la rusa traduko kun "Только" (Nur) sugestas ĝuste ĉi tian interpreton (= Sole): Все прежние общественные формы были для этого слишком бедны. Только капиталистическое производство создает необходимые для этого богатства и производительные силы. Verdire, ĉi-okaze la senco estas egala -- ĉar temas pri soleco en la aro kun "ĉiuj antaŭaj formoj sociaj". Sed mi koncedas, ke iam la diferenco povas esti signifa. Tiam mi eble uzus "unue": "La kapitalisma produktado UNUE EN LA HISTORIO kreis ..." > Homoj kiel Haupentalo dirus "Erst ..." (ghuste tion diras ankau > Engelso, sed en la germana). Mi preferus "erst" ol "maljam" -- ĉar mi ne komprenas kiel "maljam" povas esprimi la ideon de "erst". -- Sergio
