Vilhelmo Lutermano:
> kiel eviti "maljam" en la sekva frazo:
> "Maljam la kapitalisma produktado kreis la riĉaĵojn kaj la
> produktivfortojn
> necesajn por tio." (Frederiko Engelso, en recenzo pri la Marksa "Kapitalo")
> La Fundamente ghusta vorto estus "Nur ...", en la senco de "ne pli frue ol",
> sed lige kun substantivo (kaj ne tempa!), la vorto "nur" trudas ekskluzive la
> "senesceptan" sencon, kiu tamen ne estas celata en tiu frazo.
> Homoj kiel Haupentalo dirus "Erst ..." (ghuste tion diras ankau Engelso, sed
> en la germana).
Por mi, la formo "maljam" en la traduko de la citajxo el Engels
estas nek intuicie komprenebla, nek "nature" adaptebla.
Ecx post kompreni kion vi celas, mi ne povas adaptigxi
al tiu formo - io dauxre gxenas kaj agacas min: eble
la arbitreco de la atribuita signifo aux malkonformeco
de la signifo al la kombinitaj partoj.
> Eblus elturnighi per chirkauskriboj, kiel:
> "Oni (au: La historio) devis atendi
> la kapitalismon por krei ..." (tiel la
> franca kutimo, sed gramatike ghusta
> sekvo estus: "... por ke ghi kreu ...")
La sencon de la frazo mi mem esprimus, ekzemple, jene:
Nur post la alveno de kapitalismo ...
aux
Nur dank' al la alveno de kapitalismo ...
aux
Nur la alveno de kapitalismo ebligis ...
k.s.
Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
------------------------------------
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [email protected]
por aboni: [email protected]
por malaboni: [email protected]
administranto: [email protected]
URL:
http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
[email protected]
[email protected]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[email protected]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/