Je 11/13/09, filozofo1: [...]
> Por mi, la formo "maljam" en la traduko de la citajxo el Engels > estas nek intuicie komprenebla, nek "nature" adaptebla. Ecx post > kompreni kion vi celas, mi ne povas adaptigxi al tiu formo - io > dauxre gxenas kaj agacas min: eble la arbitreco de la atribuita > signifo aux malkonformeco de la signifo al la kombinitaj partoj. Jes. Mi pensis, ke la komenca-tempan signifon eblus neprigi per ek- (eknur, simile al ekde aŭ ekkiam); tamen ankaŭ tio ial ne sonas glate: "mi faros tion eknur kiam mi ricevos permeson". Ofte oni povas esprimi tion ne per prepozicio, sed per predikativa "unua": "Erst li faris tion" => "Li unua faris tion" = "Li faris tion unua" (iom simile al la PAGa "ŝi dancis nuda"). -- Sergio
