Vilhelmo Lutermano:

> kiel eviti "maljam" en la sekva frazo:
> "Maljam la kapitalisma produktado kreis
> la riĉaĵojn kaj la produktivfortojn 
> necesajn por tio." (Frederiko Engelso,
> en recenzo pri la Marksa "Kapitalo")
> La Fundamente ghusta vorto estus "Nur ...",
> en la senco de "ne pli frue ol", 
> sed lige kun substantivo (kaj ne tempa!),
> la vorto "nur" trudas ekskluzive la 
> "senesceptan" sencon, kiu tamen ne
> estas celata en tiu frazo.
> Homoj kiel Haupentalo dirus "Erst ..."
> (ghuste tion diras ankau Engelso, sed 
> en la germana).

Por mi, la formo "maljam" en la traduko
de la citajxo el Engels estas nek intuicie
komprenebla, nek "nature" adaptebla.
Ecx post kompreni kion vi celas, mi ne
povas adaptigxi al tiu formo - io dauxre
gxenas kaj agacas min: eble la arbitreco
de la atribuita signifo aux malkonformeco
de la signifo al la kombinitaj partoj.

> Eblus elturnighi per chirkauskriboj, kiel:
> "Oni (au: La historio) devis atendi 
> la kapitalismon por krei ..." (tiel la
> franca kutimo, sed gramatike ghusta 
> sekvo estus: "... por ke ghi kreu ...")

La sencon de la frazo mi mem esprimus,
ekzemple, jene:

    Nur post la alveno de kapitalismo ...
aux
    Nur dank' al la alveno de kapitalismo ...
aux
    Nur la alveno de kapitalismo [ebligis] ...
k.s.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>

Rispondere a