2009/11/13 Fernando Maia Jr. <[email protected]>
> produktaj fortoj sufichas, kiel kreaj fortoj kaj kreaj energioj ankau 
> sufichas.

En marksismo "produkt(iv?)aj fortoj" kaj "produktadaj rilatoj" estas
antauxlonge establigxintaj terminoj. "Produktadaj rilatoj" (ruse
производственные отношения) signifas rilatojn inter homoj, aperantajn
dum produktado. "Produkt(iv)aj fortoj" (производительные силы)
signifas cxion, kio kapablas produkti: homojn + ilarojn + naturajn
rimedojn. La adjektivo en la dua termino ne estu miksebla kun la
adjektivo de la unua. Laux mi, la plej gxusta formo en la dua termino
estas gxuste "produktiva" (do, produktokapabla). Eble "produktanta",
sed tiuj fortoj ja ne nepre produktas.

Se mi gxuste memoras, D. Blanke uzis la paron "produktadaj
rilatoj"/"produktivaj fortoj" en sia traduko de la "Manifesto" (sed
cxi-momente mi ne havas tempon por kontroli).

--
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a