Je 12/6/09, jv: >> renato: >> Ankaŭ mi pensas tiel, ĉar en Italujo la esprimo ne estas uzata laŭ >> mia scio, mi fakt ene komprenas ankoraŭ pri kio temas.
> klarigo en la fino de: > http://it.wikipedia.org/wiki/Colletto_bianco Mi uzis la referencon por konsulti la paralelajn (alilingvajn) artikolojn. La pola ne konas "blankkolumulan krimadon", kaj difinas "blankkolumulo"n proksimume tiel: "Nocio DE LA USONA SOCIOLOGIO por indiki laboristojn kiuj ne estas manlaboristoj. Plej ofte rilatas al la laboristoj de la publika sektoro ekonomia, publika administrado – sed ankaŭ al la juristoj, impostaj konsilistoj ktp. Ĝi NE rilatas al la reprezentantoj de la "liberaj profesioj", nek al la negocistoj. http://pl.wikipedia.org/wiki/Bia%C5%82e_ko%C5%82nierzyki Poste ankaŭ aperas "rozkoloraj kolumnuloj" (bibliotekistoj, sekretariinoj, florflegistinoj ktp). Tute malsimila estas la difino franca, kiu karakterizas la terminon kiel ĵargonaĵon -- kaj rilatigas ĝin al la anoj de ELITOJ (!) negoca, foje politika: http://fr.wikipedia.org/wiki/Col_blanc_%28classe_sociale%29 La paralela germana artikolo estas "Angestellter" ĝenerale. La angla estas ankoraŭ tria, certe alia ol la franca, kaj iom alia ol la pola: The term white-collar worker refers to a salaried professional or an educated worker who performs SEMI-PROFESSIONAL (?) office, administrative, and sales coordination tasks, as opposed to a blue-collar worker, whose job requires manual labor. "White-collar work" is an informal term, defined in contrast to "blue-collar work". http://en.wikipedia.org/wiki/White-collar_worker -- Sergio
