>>> Mireja: >>> En la ordinara franca lingvaĵo la esprimon "col blanc" oni ricevas >>> preskaŭ kiel ofendon.
> mi tute ne havas tiun sperton. antaux eble jaro estro de printejo diris > al mi "pro la komputika flanko de la laboro ni havas duonon da > blankkolumuloj kaj duonon da blukolumuloj". mi bone komprenis kaj > sentis nenian ofendan subtonon en iu ajn el la du uzitaj nomoj. En la kunteksto de la diro ne senteblas ofendon ĉar estas la du grupoj (eĉ samkvante). >> Mi timas ke registri la vortojn "blankkulumulo" kaj "blukulumulo" en >> ReVo estas "malfermi la pordon" al perverba diskriminacio > ecx ofendaj vortoj havas sian lokon en vortaro, kaj la malrespekta > nuanco estu parto de la difino aux de la kromnotoj. cetere en cxi tiu > okazo mi ne vidas ekzemplon, ke iu uzis tiujn vortojn en esperanto kun > malamika senco. La vortoj ne estas sufiĉe uzataj en Esperanto por konkludi ke ne estos uzo de la vortoj en diskriminacia celo. >> Jen mia opinio: >> En kunteksto tiuj kiuj bezonos la vortojn uzos ilin ĉu skribe ĉu buŝe, >> ili ne iros kontroli ĉu la vorto uzata estas en la vortaro. > kompreneble. sed kiel pri auxdantoj aux legantoj? La vortoj estas longaj do aŭdantoj ricevos ilin bone,, plie la kunteksto helpas al la kompreno. >> la vortoj "blankkulumo" kaj "blukulumo" ne havas sian lokon en ReVo. > post lego de la diversaj atestoj kaj opinioj mi ne konkludas same. > sxajne la vortoj estas pli-malpli konataj laux la lingvoj kaj ecx laux > la homoj (jurij kaj sergio ne same reagis, vi kaj mi ne same reagas). > mi versxajne registros ilin aux almenaux "blankkolumulo"n sed markos > kiel maloftajn kaj referencos al la menciitaj similsencaj vortoj. Kial vi nepre volas registri ilin en ReVo? Ĉu vi ne vidas post la diskuto ke ne ĉiuj konsentas, kaj pri la senco de la idiomaĵo kaj pri la neceso ĝin registri en la vortaro? Mireja (kiu opinias ke la vortoj ne havas sian lokon en ReVO sub la formo "blankkolumulo" kaj "blukolumulo" sed nur diras sian opinion kaj ne gravas al ŝi se vi perdos vian tempon por registri ilin) Fina punkto.
