--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Tue, 12/8/09, pistike65 wrote:
> 
> > Sergio Pokrovskij <pokrov49@> wrote:
> 
> >> --- On Mon, 12/7/09, pistike65 wrote:
> 
> >> Por "trarigardi" mi proponus "passer en revue", se temas pri pluraj
> >> eroj,
> 
> >> Bone.
> 
> >> "jeter un coup d'oeil"
> 
> >> Nepre ne! Tio estas la malo de "trarigardi".
> 
> >> kaj "examiner" se temas pri unu afero.
> 
> >> Tolereble. Ĉu tamen ne estas surpriza, ke "jeter un coup d'oeil" kaj
> >> "examiner" aperas kvazaÅ­ sinonimoj? Kp:
> 
> >> "Mi ne povas diri kun certeco, mi ne ekzamenis (ne trarigardis) la
> >> aferon, mi nur ĵetis rigardon sur ĝin."
> 
> > Cxio dependas de la kunteksto.
> > Kiam lastatempe kolego petis min trarigardi dokumenton kaj
> > raporti al li pri la enhavo, li uzis la esprimon "jeter un
> > coup d'oeil". Li lasis al mia prijugxo kiom mi efektive
> > legos el la dokumento, kiom da tempo mi pasigos pri la tasko
> > - gravis nur ke mi garantiu por li konon de la esenco de la
> > enhavo.
> > En tiu kolegeca kunteksto, uzi "examiner" estus soninta tro
> > formale.
> 
> Nu, tio estas ĝentileca falsaĵo.  Simile oni eble petus "ĵeti
> rigardon" en komputilon, esperante ke la rigardonto pro sia natura
> afablo aÅ­ vantemo komprenos la kaÅ­zon de la paneo kaj riparos la
> aparaton.  Tamen estus eraro konkludi, ke "ĵeti rigardon" estas taŭga
> esprimmaniero por la signifo "ripari".

Tamen, se oni ofte uzas "gxentilecajn falsajxojn", ili signifo grade 
modifigxas. (Ekz. "I am afraid he is absent" ne signifas ke la diranto vere 
timus ion.) Se oni guglas "jeter un coup d'oeil", oni rapide konstatas ke 
plejparto de la uzoj rilatas al io pli ol pasa enrigardo. Kio alia klarigus la 
ankauxan oftecon de "jeter un coup d'oeil rapide" - maniero per kiu la 
parolanto celas reproksimigxi al la lauxvorta senco de la esprimo. (Iom simile 
al la pleonasma "aujourd' " en "aujourd'hui"...)

> > Sed cxi tiuj estas problemoj de la franca lingvo, ne de Esp.
> 
> > Alia problemeto por mi estas tiu pri "tralegi". Normale por
> > hungaro facilas kompreni vortojn de la tipo "traXi" - oni
> > simple traduku "tra" per la verba prefikso "át". Tamen,
> > "átolvas" en la hungara signifas:
> > a, legi dekomence gxisfine;
> 
> Ne nur ĝisfine, sed ankaŭ dekomence.

tion ankaux mi diras.


> > b, legi iomete cxie, dise en la koncerna teksto.
> 
> Tio estus malĝusta en Esperanto.  Tamen "trarigardi" konvenus por ĉi
> tiu senco -- ĝuste pro la ekzisto de "tralegi".  Sed tio ne estas UNU
> "coup d'oeil" -- tio estas la plena serio da tiaj ekrigardoj tra la
> tuta materialo.

Dankon, mi akceptas, konsentas kaj modifos mian uzon.

> > Do, mi estas ofte tentata uzi "tralegi" en la senco b)
> > Aliflanke, por la signifo a, al mi sxajnas suficxe diri
> > "legi" - se insisti pri la senco, mi diras "finlegi".
> 
> "Ĉu vi legis Ŝekspiron?" -- la respondo "Jes" sufiĉas se oni legis ion
> ajn al la verkaro de tiu aÅ­toro.
> 
> "Ĉu vi legis Biblion?" -- ne nepre la tuton, sed almenaŭ iom, ĉu vi
> gustumis ĉi tiun legadon, ĉu vi havas ideon pri la tekstaro.

tamen, se oni demandas "Cxu vi legis la libron?", nur mensogulo aux juristo 
respondus "jes" ne leginte la tuton.
Se demandi pri parta lego, mi demandus "Cxu vi legis el/en la libro?"

> "Finlegi" por mi rilatas al la fina stadio de legado:
> "En mia infanaĝo mi plurfoje komencis legadon de tiu librego, kaj nun
> (erst:) ĉi-jare mi ĝin finlegis".

en tiu kazo Via kompreno kaj mia kompreno rezultigas la saman frazon, cxar la 
legado de la tuto finigxas evidente sammomente kiel la legado de la lasta parto.

> Kp "finmanĝi" (ekz-e "finmanĝi post iu"),

interese, mi ne uzas tion tiel - mi komprenus ke "iu" finis sian mangxadon la 
unua, kaj mi finis la mian post "iu"

> Se temas pri tuteco, mi dirus "tralegi" -- aÅ­ eventuale "tutlegi"

jes, manieroj montri finitecon ne mankas, sed por mi ankaux fin- sidas en tiu 
kompanio.

Laux Pomego, cetere:

"Iuj kontra&#365;as al prefikseca FIN por &#285;isfineco, sed malgra&#365; 
diversaj teoriaj argumentoj, FIN fari&#285;is sufi&#265;e populara en tiu rolo. 
&#264;iuokaze prefikseca FIN estas &#265;iam komprenata."

amike
István Ertl

Rispondere a