> > jv:
> > sxajne la vortoj estas pli-malpli konataj laux la lingvoj kaj
> > ecx laux la homoj (jurij kaj sergio ne same reagis, vi kaj mi ne
> > same reagas).

> sergio:
> En kio vi vidas diferencon inter la interpretoj mia kaj Juria?

ne en la interpretoj sed en la reagoj.  jurij diris: "en la rusa ili ekzistas"; 
vi estis pli sindetena pri la viveco de la esprimoj: "Mi konas la du esprimojn 
kiel pausajxojn de la angla. Tamen mi mem ne uzas ilin. Normala vorto ktp".

> > mi versxajne registros ilin aux almenaux "blankkolumulo"n sed markos
> > kiel maloftajn kaj referencos al la menciitaj
> 
> Mi ne komprenas, kiel vi ilin registros. La nederlandanoj probable
> pensas pri la puntaj blankaj kolumoj de la hispana regado; ili
> evidente miskomprenas la originan usonan metonimion.

paul (kaj joop?) ne parolis pri hispana regado tamen, aux cxu mi ne bone legis?

> Ilia
> "blankkoluma krimeco" estas por mi same okaza kia estus eventuala
> "inĝeniera krimeco".

sed el kie venas tiun "blankkoluma" kaj kiel oni komprenu gxin?  eble la 
registrinda formo ne estas "blankkolumulo" sed "blankkoluma" aux "blanka 
kolumo" sed cxiuokaze oni afable evitu al neinformita leganto la imagon, ke 
temas pri amasa kolum-sxtelado.

> Se registri tiajn miskomprenigajn vortojn, oni almenaŭ marku ilin kiel
> EVItindajn.

bone, "evitinda" se placxas al vi.

amike.

jxeromo

Rispondere a