--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Mon, 12/7/09, pistike65 wrote:
> 
> > Sergio Pokrovskij <pokrov49@> wrote:
> 
> [...]
> 
> >> France mi eble dirus "scruter".
> 
> > "scruter" al mi sxajnas tro rilati al strecxa atento, gxisfundeco,
> > koncentriteco.
> 
> Jes â€" kaj tio estas unu el la sencoj de tra-:
> "de komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene" [PIV2].
> 
> > Por "trarigardi" mi proponus "passer en revue", se temas pri pluraj
> > eroj,
> 
> Bone.
> 
> > "jeter un coup d'oeil"
> 
> Nepre ne!  Tio estas la malo de "trarigardi".
> 
> > kaj "examiner" se temas pri unu afero.
> 
> Tolereble.  Ĉu tamen ne estas surpriza, ke "jeter un coup d'oeil" kaj
> "examiner" aperas kvazaÅ­ sinonimoj?  Kp:
> 
> "Mi ne povas diri kun certeco, mi ne ekzamenis (ne trarigardis) la
> aferon, mi nur ĵetis rigardon sur ĝin."

Cxio dependas de la kunteksto.
Kiam lastatempe kolego petis min trarigardi dokumenton kaj raporti al li pri la 
enhavo, li uzis la esprimon "jeter un coup d'oeil". Li lasis al mia prijugxo 
kiom mi efektive legos el la dokumento, kiom da tempo mi pasigos pri la tasko - 
gravis nur ke mi garantiu por li konon de la esenco de la enhavo.
En tiu kolegeca kunteksto, uzi "examiner" estus soninta tro formale.

Sed cxi tiuj estas problemoj de la franca lingvo, ne de Esp.

Alia problemeto por mi estas tiu pri "tralegi". Normale por hungaro facilas 
kompreni vortojn de la tipo "traXi" - oni simple traduku "tra" per la verba 
prefikso "át". Tamen, "átolvas" en la hungara signifas:
a, legi dekomence gxisfine;
b, legi iomete cxie, dise en la koncerna teksto.
Do, mi estas ofte tentata uzi "tralegi" en la senco b)
Aliflanke, por la signifo a, al mi sxajnas suficxe diri "legi" - se insisti pri 
la senco, mi diras "finlegi".

amike
Istvan Ertl


Rispondere a