--- On Wed, 12/2/09, jv wrote:
>> sergio:
[...]
>> Mi ne komprenas, kiel vi ilin registros. La nederlandanoj probable
>> pensas pri la puntaj blankaj kolumoj de la hispana regado; ili
>> evidente miskomprenas la originan usonan metonimion.
> paul (kaj joop?) ne parolis pri hispana regado tamen, aux cxu mi ne
> bone legis?
Ili ne parolis – tial mi diris "probable". Simple ilia uzo de la
vorto en iuj kombinoj estas por mi tre stranga, tute nekomprenebla –
kaj igas min supozi, ke temas pri io tute alia ol kion mi konas.
>> Ilia "blankkoluma krimeco" estas por mi same okaza kia estus
>> eventuala "inĝeniera krimeco".
> sed el kie venas tiun "blankkoluma" kaj kiel oni komprenu gxin?
Mi ne scias. Por mi "blankkoluma krimeco" kaj "blankkolumula krimeco"
estas egale misteraj.
> eble la registrinda formo ne estas "blankkolumulo" sed "blankkoluma"
> aux "blanka kolumo" sed cxiuokaze oni afable evitu al neinformita
> leganto la imagon, ke temas pri amasa kolum-sxtelado.
Mi pardonpetas, en ilia uzo ŝajne temas pri "blankkolumula krimeco".
Mi tamen neniel divenas, kion ĉi tio signifas. Kaj ne sole mi.
--
Sergio