--- On Wed, 12/2/09, jvachey2009@ wrote:

>> Mireja:

[...]

>> la vortoj "blankkulumo" kaj "blukulumo" ne havas sian lokon en ReVo.

> post lego de la diversaj atestoj kaj opinioj mi ne konkludas
> same. sxajne la vortoj estas pli-malpli konataj laux la lingvoj kaj
> ecx laux la homoj (jurij kaj sergio ne same reagis, vi kaj mi ne
> same reagas).

En kio vi vidas diferencon inter la interpretoj mia kaj Juria?

> mi versxajne registros ilin aux almenaux "blankkolumulo"n sed markos
> kiel maloftajn kaj referencos al la menciitaj

Mi ne komprenas, kiel vi ilin registros.  La nederlandanoj probable
pensas pri la puntaj blankaj kolumoj de la hispana regado; ili
evidente miskomprenas la originan usonan metonimion.  Ilia
"blankkoluma krimeco" estas por mi same okaza kia estus eventuala
"inĝeniera krimeco".

Se registri tiajn miskomprenigajn vortojn, oni almenaŭ marku ilin kiel
EVItindajn.

-- 
Sergio





      

Rispondere a