>> mireja: >> Ĵerom, donu al mi bonan difinon de la verbo tre uzata "trarigardi", vi >> certe helpos al mi, kiu scias uzi la verbon sed ne scias ĝin difini >> :-/, >> kaj samtempe vi helpos al la vortaro.
> jxeromo: > mi ne estas majstro pri difinado. prefere mi konsilu el mia praktika sperto: > - sercxu ekzemplajn frazojn en tekstaro.com (trarigard\VF trarigardint > ...) kaj konservu kelkajn por revo > - observu kiajn diversajn komplementojn akceptas "trarigardi" > - imagu kiujn aliajn verbojn vi povus uzi en tiuj frazoj -- ili probable > bone sidos en via difino > - sercxu en revo tra%i, per kio vi trovos verbojn kun strukturo tra...i > kaj vidos iliajn difinojn > - verku difinon > - ne plu pensu pri gxi dum unu horo kaj poste relegu kaj eventuale korektu > - se vi ne plene kontentas, tiam rigardu en piv aux en nacilingva > vortaro (se vi jam trovis bonan tradukon). ne nepre imitu ilin, sed > vidu, kiuj detaloj mankas aux troas en via difino. Viaj konsiloj estas bonaj, fakte mi jam parte aplikas ilin, krom alrigardo en "tekstaro.com" kaj PIV. Kiam la "tekstaro" komencis estis publikigata rete, tiam oni devis saluti kaj mi ne bone komprenis kiel ĝi funkciis. Mi ĵus enrigardis kaj trovis ĝian eniron kaj uzadon pli simpla ol antaŭ jaroj. Do dankon por la mencio de la adreso. Estas 44 trafoj por "trarigardi" en la "tekstaro"! >> Parenteze, mi eĉ ne trovas >> francan verbon por "trarigardi", ĉu unu tia ekzistas? eble >> "consulter"? > jes. eble ankaux "parcourir du regard", "examiner"... per cxi tiuj > aliajn vi trovos en http://www.synonymes.com/ > <http://www.synonymes.com/> aux en > http://www.crisco.unicaen.fr/cgi-bin/cherches.cgi > <http://www.crisco.unicaen.fr/cgi-bin/cherches.cgi> Dankon pro la helpo. Kiam mi skribas en Eo mi ne pensas france do por "Mi ne trarigardis la vikiajn paĝojn" mi ne pensis pri franca verbo. Kiam mi volis trovi difinon por "trarigardi" mi serĉis francan verbon samsencan, ne tuj trovis "consulter". Sergio proponis "scruter", ankaŭ eblas diri "trarigardi" por la franca "scruter" kiu pli malpli signifas "rigardi tre atente/fajne, ofte kun la celo trovi ion serĉatan". La sencoj de la uzataj verboj "trarigardi" petas seriozan ekzamenon ĉar inter "rigardi en" kaj "rigardi en por trovi..." estas semantika nuanco. Tutcerte estas ke difini la verbon "trarigardi" laŭ "nuntempa uzado" ne estas facila tasko :-/. Mi pripensos la difinon sed ne certas ke mi sukcesos ĝin trovi kontentige. Estus interese ke ĉi tie diskuto leviĝu pri la verboj "trarigardi" "preterigardi" "okulumi" "transrigardi", ili ne ĉeestas en ReVo, krom "okulumi" kiu apudas "okuli" en stranga maniero. Mireja
