--- On Mon, 12/7/09, mireille.corobu wrote:

[...]

> Ĉu "trarigardi" povas esti "rigardi en" ?

Ne.  Mi povas diri "Rigardu en PIV", "serĉu en PIV" — kaj tio nepre ne
estas "Trarigardu PIVon".

> Ŝajnas al mi ke multaj ties uzoj kiuj simple signifas
> "rigardi en"

Hm, mi ne vidas tiajn uzojn.  "Tra...i" ja implicas plenumon de la ago
ekde komenco ĝis la fino:
"Trairi vojon" -- la tutan vojon
"Tralegi libron" -- de unu kovrilplato ĝis la alia

Kompare kun "tralegi" (aŭ "tralerni", "trastudi"), "trarigardi" povas
signifi malpli kontinuan ekzamenon -- tamen ĝi ja implicas ke oni
trapasas la tutan materialon, de la komenco ĝis la fino.

Alia diferenco estas, ke "legi" estas pli specifa: ne ĉion, kion eblas
ekzameni (trarigardi) oni povas "legi" -- tiel estas ĉe "trarigardi
sian tutan vivon".  En tia okazo malestas kontrastigo kun la kontinua
legado, kaj pli elstaras la ideo de zorga, kompleta ekzameno.

> Por "rigardi en" oni nepre devas rigardi la tuton se oni rigardas
> por serĉi ion.

Certe ne.  Se mi serĉas vorton en PIV, mi ne finlegas la vortaron post
kiam mi trovis la vorton kaj konsultis la artikolon; normale mi ne
bezonas turni pli ol tri aŭ kvar paĝojn.

-- 
Sergio




      

Rispondere a