--- On Mon, 12/7/09, mireille.corobu wrote:
[...]
> Sergio proponis "scruter", ankaŭ eblas diri "trarigardi" por la
> franca "scruter" kiu pli malpli signifas "rigardi tre atente/fajne,
> ofte kun la celo trovi ion serĉatan". La sencoj de la uzataj verboj
> "trarigardi" petas seriozan ekzamenon ĉar inter "rigardi en" kaj
> "rigardi en por trovi..." estas semantika nuanco. Tutcerte estas ke
> difini la verbon "trarigardi" laŭ "nuntempa uzado" ne estas facila
> tasko :-/. Mi pripensos la difinon sed ne certas ke mi sukcesos ĝin
> trovi kontentige.
PIV2 difinas ĝin per "rigardi de la komenco ĝis la fino" kun du
zamenhofaj ekzemploj:
"trarigardi libron", kaj
"la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo".
La unua ekzemplo similas la anglan "browse", "trafoliumi"; la dua
similas la sencon kiun mi indikis (mi supozas ke por ĝi taŭgus
"scruter"). Supozeble ambaŭ estas esprimeblaj per "look through".
Komparu ankaŭ la fundamentan frazon el la Ekzercaro:
"Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni" [§31].
--
Sergio