> Sergio:
> PIV2 difinas ĝin per "rigardi de la komenco ĝis la fino" kun du
> zamenhofaj ekzemploj:
> 
> "trarigardi libron", kaj
> "la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo".
> 
> La unua ekzemplo similas la anglan "browse", "trafoliumi"; la dua
> similas la sencon kiun mi indikis (mi supozas ke por ĝi taŭgus
> "scruter"). Supozeble ambaŭ estas esprimeblaj per "look through".
> 
> Komparu ankaŭ la fundamentan frazon el la Ekzercaro:
> "Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni" [§31].

Ĝuste, mi opinias ke "trarigardi" en multaj siaj uzoj tre proksimas al 
"tralegi" tamen ne samsencas...tralegi petas pli da tempon ol trarigardi.
Alia rimarko estas ke "rigardi" ofte priskribas agon kiun oni faras 
"tujmomente" (france:instantanément?) kaj ĝenerale rigardoj ne daŭras 
tiom longe kiel trarigardoj.

Ĉu "trarigardi" povas esti "rigardi en" ?
Ŝajnas al mi ke multas ties uzoj kiuj simple signifas "rigardi en"
Por "rigardi en" oni nepre devas rigardi la tuton se oni rigardas por 
serĉi ion.
Mireja

Rispondere a