> >> "Menslaboristo" entenas en si "laboriston", kaj tio implicas, ke > >> temas pri salajrulo. > > > laux mia kompreno "-isto" ne nepre implicas ecx profesiecon, des > > malpli salarulecon. > > Bv vidi ĉi-supre: Ne nura -isto temas, sed pri -laboristo.
sendependan jxurnaliston mi povas senprobleme nomi laboristo. por tiuj, kiuj ricevas salajron ekzistas vorto: salajrulo. blankkolumulo (oficisto) ne estas egala al menslaboristo, kiu povas labori aliloke ol en oficejo kaj enspezi alimaniere ol per salajro. > >> Kial pravigi malpli bonan formon per aserto ke ĝi estas iel-tiel > >> komprenebla, kiam ekzistas esprimo pli bona, pli klara, pli > >> tradicia? > > > per gxia ekzisto. > > Ĝi estas tro marĝena. Malpli 18 retpaĝoj. Tio sufiĉus se la vorto > estus efektive bona kaj reale bezonata; sed ĝi estas nek-nek. neniu vorto estas bona se oni volas esprimi ion malfacilan. neniu vorto estas bezonata se oni votis silenton. tiaj kvalitoj estas pure subjektivaj. > > sed mi cxi tie "pravigas" nenion. mi registras okaze en revo > > vortojn kaj esprimojn, kiuj estas parto de la lingvo, > > Parto de unu el la dialektoj de la lingvo. mi volonte legos pri la dialektoj de la lingvo. > > kaj kiujn mi ne sxatas kaj ne uzas. revo ne estas la spegulo de mia > > privata ideala lingvo. > > Bela tezo, tamen estas formoj pri kies erareco oni konsentas pri erareco de blankkolumulo ne estas cxiesa konsento cxi tie. > >>> kiel ajn, la uzo de tiu vortfiguro ecx en landoj, kie la vestoj ne > >>> respondas nuntempe, estas konstatebla realajxo. > > >> Ĝi estas realaĵo, kiam temas pri tekstoj tradukitaj el la angla aŭ > >> pri raportaĵoj pri usona vivo. > > > "kimono" estas realajxo, kiam temas pri tekstoj tradukitaj el la > > japana aux raportoj pri japana vivo. > > Jes. Ĝuste tion mi celas. "Blukolumulo" estas vorto priskribanta > "nocion de usona sociologio", ĝi ne estas universala, tutmonda > koncepto (kia estas "manlaboristo"). gxi jes suficxe internaciigxis, kiel ni konstatis cxi tie per la pozitivaj respondoj de japanoj, francoj, brazilanoj, usonanoj... > >> [...] vi insistas ke oni enkonduku redundaĵon, ke oni lernu ankoraŭ > >> unu paron da vortoj. Tio estas malnecesa malsimpligo de la lingvo. > > > mi neniom insistas, ke "oni" "enkonduku". mi insistas, ke la > > esprimo estas iom uzata, > > Tre malmulte jes. > > internacie pli-malpli bone komprenata, > Ne tute internacie laŭ la disvastiĝo kaj malsame laŭ la signifo. > > > kaj ke por utilo al homoj, kiuj trovas gxin en tekstoj, vortaro > > utile registros gxin kun klara difino, eventuale kun malrekomendo. > > Ĝuste tion mi proponis (kun la marko EVI). kia koincido! ankaux mi proponis tion. kontraux kio vi argumentas de post tiam? > La mencion de "senkulotulo Jesuo Kristo" mi ja vidis en la verkoj pri > la francia revolucio (ekz-e en romano de A.France). ni parolas cxi tie pri iu lingvo nomata esperanto. > Jen unu el ili kiu estas interesa: > ,---- > | Subite ekbrilo aperis en liaj okuloj kaj li fiksis sian rigardon al > | tiu, kiu, kun aspekto de blankkoluma dungito, ĵus sidiĝis sur la > | sidlokon. > `---- > Estas interese, kiom da esperantistoj interpretus tiun "blankkoluman > dungiton" en la senco "oficisto"? Miaopinie, tre malmultaj. gxuste tial klarigo de gxi estas bezonata en vortaro. jxeromo
