> >> sergio
> >> [...] La kontrastigo "manlaboristo/menslaboristo" apartenas al jam
> >> pasinta epoko, samkiel la kontrastigo "blukolumulo/blankkolumulo".

> > jv:
> > [...] estas banala afero, ke metaforo transvivas la
> > epokon, en kiu gxi havis sian pravigon.

> sergio: 
> Ĝi ne transvivis, ĝi fakte ne ekzistis -- kaj estas trudata nun, kiam
> ĝi estas plene arkaika. Ĝi estas trudata pro la kreskinta influo de
> la angla [...]

bone, gxi transvivis en la angla lingvo, kaj de la angla disvastigxas nuntempe 
-- sen trudoj kaj sen torturoj.  estas normale, ke la angla influas nuntempe 
aliajn lingvojn, inkluzive de e-o.  la argumento ke "tio estas malbona cxar gxi 
devenas de la angla" ne konvinkas min.
 
> > kiel iu jam rimarkigis, kamplaboristoj kaj blukolumuloj
> > (fabriklaboristoj) estas egale manlaboristoj.
> 
> Ne. En la koncerna (arkaika) epoko la kamplaboristoj ne estis
> rigardataj kiel manlaboristoj:
> | Ouvriers, Paysans [...]
> En tiu perceptomaniero Ouvriers (=manlaboristoj) aperas paralele al la
> kamparanoj (Paysans). La konceptoj apartenas al alia epoko.

mi ne tradukus la franca "ouvrier" en cxiuj kuntekstoj per manlaboristo.  
cxiuokaze tio estas demando pri la sencoj de francaj, ne de esperantaj vortoj.

> > sciencistoj kaj blankkolumuloj (oficlaboristoj) estas egale
> > menslaboristoj. do la lastaj terminoj estas pli ampleksaj.
> 
> Laŭ la interpretoj germana kaj pola sciencistoj estas blankkolumuloj.
> Mi ne vidas diferencon ĉi tie. Ŝajnas ke ĉiuj (krom eble la francoj)
> konsentas ke la inĝenieroj kaj programistoj estas "blankkolumuloj".

jes ili povas esti; tio dependas ankaux de la suficxe largxa senco, kiun vi 
jxus elektis por "sciencistoj".  nur statistikistoj havas precizajn sencojn por 
grandaj profesiaj kategorioj, same kiel ili distingas "vilagxo"n de "urbo" laux 
preciza nombro de logxantoj, dum ordinaruloj kaj vortaroj havas pli 
malprecizajn difinojn.  okazas simile pri "sciencisto" "blankkolumulo" 
"manlaboristo" kaj aliaj.  sed klare ekzistas menslaboristoj, kiuj ne estas 
ordinaraj salajrataj oficistoj (blankkolumuloj).

por vorton malkvalifiki, oni trovas gxian sencon nebula (por hundon dronigi, 
oni nomas ĝin rabia).

> > estas banala afero, ke ekzistas neuxtrala termino kaj metafora
> > termino. inter "nigrevidulo" kaj "pesimisto" ne necesas nepra
> > elekto. inter blankkolumulo kaj oficisto ne necesas elekto.
> 
> La diferenco konsistas en tio, ke "*kolumulo" ne estas klara sinekdoĥo
> -- ĝi ne plu respondas al io ajn reala. Ĝi IAM respondis al la realo
> de IU lando -- sed nun ne plu. NUNTEMPE la blanka ĉemizo, kravato kaj
> vestokompleto respondas al ALIA NOCIO (yuppie). Tial kiel metonimio
> tiu parolfiguro estas ne nur arkaika, sed misgvida.

mi supozas, ke en japanio, eble ankaux en cxinio, kie oni ne tiom forjxetis la 
formalajn laborvestojn, ili estas pli facile kompreneblaj.  kiel ajn, la uzo de 
tiu vortfiguro ecx en landoj, kie la vestoj ne respondas nuntempe, estas 
konstatebla realajxo.

> sergio:
> Pluraj personoj ĉi tie deklaris, ke ili ne scias (kie ili antaŭe ne
> sciis) kion signifas "blukolumulo". Ĉiuj tuj kaj senhezite rekonis la
> vorton "manlaboristo".

pluraj personoj cxi tie (almenaux mi) povus deklari, ke ili ne memoras, kia 
stilfiguro estas sinekdohxo.  tio ne malestigas la vorton aux la nocion.
 
> "Pli specifaj" ĉi-okaze signifas "malpli internaciaj". "Blukolumulo"
> estas "pli specifa" sammaniere kiel "senkulotulo" estas pli specifa ol
> "plebano" aŭ "proleto". Estas normala ke oni uzas "senkulotulo"n
> parolante pri la Francia revolucio; sed tia metonimio estus idiota
> kiam oni parolas pri revolucioj aliepokaj kaj alilandaj

(mi bedauxras, ankaux malrektaj "argumentoj al homo" ne konvinkas min.)  nu, 
kiu proponis, ke oni nomu rusajn revoluciulojn "senkulotuloj"?  ke oni nomas 
oficistojn "blankkolumuloj" neniu proponas, tio reale, nun, antaux niaj okuloj 
okazas.

jxeromo

Rispondere a