> sergio: > [...] En tiuj du difinoj ne estas kontraŭdiro. La > DIFINOJ estas malsamaj, la SENCO estas unu sama. > > Sed se la pola difino malimplice ekskludas el la nocio > "blankakolumuloj" la negocistojn kaj ĝenerale la nedungitojn (lasante, > proksimume, "la oficejan planktonon" de Aleksandro), dum la franca > difino parolas pri "la anoj de la elitoj" kaj eminentaj politikistoj > -- tioj estas tute malsamaj NOCIOJ, kiuj apenaŭ havas ion komunan. > Ne nur la DIFINOJ, sed ankaŭ la NOCIOJ estas malsamaj.
sed - la difinoj en vikipedio povas esti malbonaj - ecx se vorto ricevas iom diversajn sencojn en diversaj lingvoj, tio ne signifas, ke gxi auxtomate estas malakceptebla por ni. se tiel estus, ni probable forjxetus duonon de la fundamento. la celo cxi tie estas gxuste klarigi kaj trovi kernan, internacie akcepteblan sencon. la ekzemploj usonaj, cxinaj, francaj (spite al la interpreto de franca vikipedia frazo fare de mireja, kun kiu mi ne konsentas), kiujn mi vidis, suficxe akordas. kiel mi jam diris, gazetaj titoloj pri grandaj monfrauxdoj fare de "blankkolumuloj" probable influis la sencon de la vorto al "krimeco" kaj "elito" en la imago de multaj homoj, kiuj nebule konas la vorton. kontraux tio ni povas averti per rimarko. jxeromo
