Sergio Pokrovskij: > Mi suspektas ke via elekto estas sciencisto=savant, kaj ne chercheur. > Mi preferas uzi la vorton laŭ la modelo de "scientist" (ne diru ke mi > malŝatas ĉion anglalingvan!): ĉiu homo serioze -- kaj precipe, > profesie -- laboranta pri scienco.
Tio riskas malfermi alian diskuton: kio estas scienco? Ĝuste en la angla la vortoj "science" kaj "sciencist" estas uzataj sufiĉe kaprice. Ekzemple, anglalinge, "scienco" kutime signifas naturan sciencon (fizikon, ĥemion, biologion, ks). Tio havas idiosinkraziajn esceptojn: oni parolas pri "sociaj sciencoj"; en iuj kuntekstoj oni nomas matematikon scienco, en aliaj - ne; tamen la nocio "sciencisto" kutime ne inkluzivas matematikistojn, ktp. Ŝajnas, ke tiaj strangaĵoj estas fremdaj al la bonstila Esperanto. Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
